Masada

antikva juda fortikaĵo
Monda heredaĵo de UNESKO

La iama juda fortikaĵo Masada (hebree מצדה, Mecadá, "fortikaĵo") troviĝas en Israelo, ĉe la sudokcidenta fino de la Morta Maro. Ĝi estis konstruita fare de reĝo Herodo la 1-a (la Granda) inter ĉ. 40 a. K. kaj 30 a. K., sur loko de kelkcent jarojn pli malnova kaj pli eta fortikaĵo. En sia tempo ĝi estis nekonkerebla. Ĝi situas sur altebenaĵo (granda 300x600 m kaj formo de lozanĝo) kun ŝtonegaj, krutaj deklivoj kaj estas alirebla nur tra mallarĝa (azen)vojeto. Dum la altodiferenco al oriente troviĝanta Morta Maro estas super 400 metroj, tiu ĉe la okcidenta deklivo estas 100 m.

Masada
Vido de Nordokcidento. dekstre la romia kajo
Vido de Nordokcidento. dekstre la romia kajo
Vido de Nordokcidento. dekstre la romia kajo
arkeologia loko • fortreso • Monda Heredaĵo de Unesko [+]

LandoIsraelo
RegionoJudea dezerto

Koordinatoj31° 18′ 56″ N, 35° 21′ 14″ O (mapo)31.31555555555635.353888888889Koordinatoj: 31° 18′ 56″ N, 35° 21′ 14″ O (mapo)
Areo2,76 km² (276 ha) [+]

Masada (Israelo)
Masada (Israelo)
DEC
Masada
Masada
Map
Masada
Vikimedia Komunejo:  Masada [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Israelo
Tipo Kulturo
Kriterioj iii, iv, vi
Fonto 1040
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 31° 18′ 56″ N, 35° 21′ 14″ O (mapo)31.31555555555635.353888888889
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Masada el oriento

La elstare bona trarigardebleco de la aliraj vojoj helpis la fortikaĵon por la defendo. Herodo la Granda eĉ plufortigis la altebenaĵon: li konstruigis kazematomuron sur la altebenaĵo kun preskaŭ 40 turoj. En la fortikaĵo estis konstruita multaj kontruaĵoj kiel rezervejoj, ĉevalstalo, ripozdomoj kaj palacoj.

Por eviti la konkeron de la dezerta fortikaĵo, oni rezervis nutraĵojn por 12 monatoj kaj oni fosis 12 cisternojn, kiuj povis akcepti, rezervi dekmil kubikmetrojn da pluvakvo.

La konkero de la fortikaĵo okazis nur post kelkaj jarcentoj post morto de Herodo (4 a. K.), kiam okazis juda ribelo kontraŭ la romia okupo en 70 p. K. La juda-romia historiisto Flavius Josephus skribis la konkeran historion de Masada en sia verko "La juda milito". Laŭ tio, oni defendis la fortikaĵon en la jaroj 70 ĝis 73 p. K., post detruo de la templo en Jerusalemo: En Masada batalis nur 973 zelotoj kontraŭ la supereco de 15.000 romiaj legianoj sub komandanto Flavius Silva. La komandanto konstruigis 4-kilometran muron ĉirkaŭ la monto, por disigi la defendantojn disde la ĉirkaŭaĵo. Oni stacionigis tie 8 legianarajn tendarojn, kies restaĵoj estas ankoraŭ hodiaŭ videblaj. Aldone konstruis la romianoj ĉe la okcidenta – pli malalta – deklivo de fortikaĵo unu – ankoraŭ hodiaŭ videblan - okupan kajon, kiu etendiĝis al la muroj de la fortikaĵo. Tra tiu kajo oni alkondukis ramojn (murrompilojn) kaj aliajn okupajn maŝinojn por detrui la murojn. Tio finfine sukcesis.

Flavius Josephus sciigas pri tio, ke la defendantoj – vidante sian senesperan estonton – decidis morti kiel liberaj homoj prefere ol servi la romianojn. Kiam la soldatoj sturmis la fortikaĵon, trovis ili nur du virinojn kaj kvin infanojn vivantajn. Ĉiu alia homo de la fortikaĵo elektis la liberan morton, memmortigis sin.

Post falo de Masada, ĝi restis forgesita, forlasita, escepte de efemeran setliĝon de bizancaj monaĥoj. Oni remalkovris la fortikaĵon en 1838; sed oni elfosis ĝin nur en la 1960-aj jaroj sub gvido de Yigael Yadin.

En la 1960-aj jaroj, Holivudo surigis filmon pri Masada. Katapulto, konstruita por la filmo estas ankoraŭ nun videbla. Tio inspiris Monty Python-on por sia filmo Vivo de Brian.

En 1981 produktis la American Broadcasting Company kvarpartan filman serion pri Masada, kiu estis surscenigita sur la origina loko (reĝisoro Boris Sagal); la serio estis pli poste kompilita al ludfilmo.

La agadoj ĉirkaŭ la fortikaĵo Masada havas ankoraŭ hodiaŭ gravan influon je la memkonscio de la Israelaj Defendaj Fortoj, la israela armeo. La finaj agadoj de la militara baza instruo okazas dum du tagoj sur la fortikaĵo. En ĵuro de la soldatoj, la fortikaĵo iĝas simbolo de la juda memkonscio: "Masada povos denove neniam renversiĝi".

Hodiaŭ Masada estas grava stacio por la turistoj, kiuj vizitas la Mortan Maron, la dezerton Negev kaj la malproksime situantan oazon En Gedi. La vidindaĵoj de Jeriĥo kaj Qumran estas en 2005 pro la streĉa sekureca situo nur tre malfacile atingeblaj.

Ekde 1971 kondukas sur Masada telfero, la Masada-fervojo. Ĝi estas la plej profunde situanta telfero de la mondo.



Eksteraj ligiloj redakti