Masai Mara

naturrezervejo en Kenjo

La Nacia Rezervejo Maasai Mara (literumita ankaŭ Masai Mara; konata de lokanoj kiel la Mara) estas granda ĉasrezervejo en sudokcidenta Kenjo, kiu estas fakte la norda pluigo de la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio. Ĝi estas nomata laŭ la Masajoj (la tradiciaj loĝantoj de la areo) kaj ties priskribo de la areo se rigardata de malproksime: "Mara", kiu estas Maa (en masaja lingvo) por "punkteca," taŭga priskribo por la cirkloj de arboj, arbustoj, savano kaj koloroj kiuj markas la areon.

Masai Mara
protected area of Kenya [+]

Koordinatoj1° 29′ 24″ S, 35° 8′ 38″ O (mapo)-1.4935.14388889Koordinatoj: 1° 29′ 24″ S, 35° 8′ 38″ O (mapo)
Areo580 km² (58 000 ha) [+]

Masai Mara (Kenjo)
Masai Mara (Kenjo)
DEC
Masai Mara
Masai Mara
Map
Masai Mara
Vikimedia Komunejo:  Masai Mara [+]
vdr
Tipa pejzaĝo de Maasai Mara kaj arboj de akacio fone.
Ĝirafoj en malferma herbejo.

Ĝi famas pro sia escepta populacio de felisedoj, ĉasbestoj, kaj la ĉiujara inmensa migrado de zebroj, tomsonaj gazeloj, kaj gnuoj el Serengeti ĉiujare el julio al oktobro, konata kiel Granda Migrado.

La Nacia Rezervejo Maasai Mara estas nur frakcio de la pli Granda Mara Ekosistemo, kiu inkludas la jenajn Gruporanĉojn: Koijaki, Lemek, Ol Ĉorro Oirovua, Olkinjei, Siana, Maji Moto, Naikara, Ol Derkesi, Kerinkani, Oloirien, kaj Kimintet.

Vidu ankaŭ redakti