Masakro ĉe monto Meadows

La Masakro ĉe monto Meadows okazis 300 mejlojn sude de Salt Lake City, la 11-an de septembro 1857. Tiam la usona armeo kaj lokaj indianoj murdis ĉ. 120 setlantojn.

Mapo kun la punkto de Mountain Meadows al la sudoriento de Utaho por kie pasis la nomitan Hispanan Veturon direkte al Nevado kaj Kalifornio.

Setlantoj estis survoje de ŝtato Arkansas al Kalifornio, kiuj uzis ĉaregojn tiritajn per bovoj. Ili veturis tra la Rok-montaro. La 137 laciĝintaj veturantoj - plimulto estis virino, infano - ripozis en la valo de Monto Meadows en Utaho, en printempo de 1857. Tie atakis ilin nekonatuloj la 7-an de septembro kaj murdis multajn. La loka mormona gvidanto - John D. Lee - tiam aliris la setlantojn kun blanka flago en la mano kaj sciigis, ke la atakantoj estis pajutaj indianoj kaj li povas certigi liberan forveturon post transdono de la armiloj.

La setlantoj transdonis la armilojn, la mormonoj poste murdis preskaŭ ĉiun. la mormonoj tiutempe ĉiun respondecon ŝovis je la indianoj. Pro la usona interna milito ekde 1861, la juĝproceso estis prokrastita kaj rekomenciĝis en 1871 laŭ atesto de iama mormono, kiu senvualigis Lee. Li iĝis perfekta propeka kapro kaj li estis juĝita je morto kaj unu jaron poste ekzekutita.

Antaŭeventoj redakti

Prezidento James Buchanan (1857-1861) rigardis Utahon (tiam ankoraŭ ne usona membroŝtato) kiel minaca forto kaj por aneksi ĝin militiris kun 2500 soldatoj al Utaho. Ĉar la mormonoj estis ofte atakitaj, ili vidis ĉie spionojn, perfidulojn. Tiu minacsenta stato kondukis al la masakro.