La masakro sur Zong estis amasmurdo de sklav-igitaj afrikanoj sur la brita sklavoŝipo Zong. Ties skipo ĵetis en 1781 dum ŝipado de Accra al Black River en Jamaiko ĉirkaŭ 142 vendotajn homojn en la maron, por eviti la timitan malabundecon de trinkakvo, kio estiĝis pro mis-navigado. La ŝipo kunportis entute 442 sklavojn, duoblon de la kutima hom-kvanto.

William Turner prilaboris en 1840 la simboliĝintan eventon en la pentraĵo Sklavoŝipo.

La murdadon motivis ankaŭ asekuraj pripensoj: la asekurado validis nur tiam, se la sklavoj mortas sur la maro (dumvoje) kaj ilia murdo estas pravigebla per „necesa ĵeto“ por savi la restontan „ŝarĝon“. Primurda jura proceso ne okazis, kiel Granville Sharp klopodis. Eĉ la publiko ne okupiĝis pri la evento, murdoj. Longtempe tio do gravis en fortiĝo de la abolicionisma movado dum fino de la 18-a jarcento, Zong iĝis simbolo de krueleco de sklaveco.

Literaturo redakti

  • Ian Baucom: Specters of the Atlantic. Finance Capital, Slavery, and the Philosophy of History. Duke University Press: Durham, 2005.
  • Adam Hochschild: Sprengt die Ketten: Der entscheidende Kampf um die Abschaffung der Sklaverei. Klett-Cotta: Stuttgart, 2007. S. 101 ff.