Masandra palaco (ankaŭ konata kiel Palaco de Aleksandro la Tria) estas historia konstruaĵo en Masandro (Krimeo), nun funkcianta kiel populara muzeo.

Masandra palaco
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo châteauesque • stilo de Ludoviko la 13-a vd
Estiĝo 19-a jarcento
Lando UkrainioRusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Jalto
Situo
Geografia situo 44° 31′ 2″ N, 34° 12′ 10″ O (mapo)44.51722222222234.202777777778Koordinatoj: 44° 31′ 2″ N, 34° 12′ 10″ O (mapo)
Masandra palaco (Krimeo)
Masandra palaco (Krimeo)
DEC
Masandra palaco
Masandra palaco
Situo de Masandra palaco
Map
Masandra palaco
Retejo http://worontsovpalace.org/?page_id=730
vdr
La masandra palaco (malfronto)

Historio redakti

La konstruado de la palaco komenciĝis en la jaro 1881 laŭ la ordono de la tiama ter-posedanto princo Voroncov (filo de fama grafo Voroncov, kiu estis generalo-gubernatoro de la Nov-Rusia gubernio). Arkitektoro de la palaco estis franca arkitekto Etien Buchar; la palaco estis konstruita en la stilo de Ludoviko la 13-a. Tamen post la morto de la princo en 1882 la konstru-laboroj estis ĉesigitaj.

En 1889 la masandran ter-pecon kun la nefinkonstruita 3-etaĝa domo aĉetis caro Aleksandro la Tria. En la jaro 1889 la konstruado rekomenciĝis laŭ la plano de arkitekto Maximilian Messmacher. Li faris multajn ŝanĝojn en la originan projekton, tial la palaco rezultis multe pli moderna laŭ la stilo. La laborojn estris arkitekto Oskar Vegener. La konstruado finiĝis nur en 1902, kaj la caro ne ĝisvivis tion.

La palaco estis destinita ĉefe por ripozado (ĝi estas kvazaŭ mezgranda ĉasista domo), tial en ĝi mankas grandaj gastoĉambroj. La familio de nova imperiestro Nikolao la Dua preferis alian palacon (tiun en Livadio), tial la Masandra palaco estis nur malofte vizitata.

Post la Oktobra revolucio inter 1929 kaj 1941 la palaco estis uzata kiel sanatorio por malsanuloj je tuberkulozo. Post la Dua mondmilito la palaco dum kelkaj jaroj gastigis la instituton pri vit-kultivado kaj vin-farado "Magaraĉ".

Ekde 1948 en la palaco troviĝis ŝtata somer-domo, konata sub la nomo Stalinskaja ("La Stalina"). Ĉi tie ripozis Stalin, Ĥruŝĉov, Breĵnev.

Ekde la jaro 1992 la palaco funkcias kiel muzeo. En ĝi estas prezentita la ekspozicio, dediĉita al la epoko de Aleksandro la Tria. En la muzeo troviĝas unikaj objektoj, ekzemple, kameno farita el unusola marmor-peco, man-faritaj lustroj, mebloj el ruĝa ligno, multaj artaĵoj k.a.

Interno de la palaco redakti

       

Eksteraj ligiloj redakti