La Bauges - prononco [BO:Ĵ] - estas antaŭalpa montarmasivo el kalkŝtono en la nordaj francaj Alpoj. La masivo, kies plej alta pinto estas la Pinto d'Arcalod kun alteco de 2 217 metroj super la marnivelo, situas en la departementoj Savojo (Savoie) kaj Alta Savojo (Haute-Savoie). Ĝi geografie apartenas al la "Francaj Kalkoŝtonaj Alpoj" (france Chaînes Subalpines Septentrionales). La relative maldense loĝata montara regiono situas en la Regiona Natura Parko Massif des Bauges (france Parc naturel régional du Massif des Bauges).

Masivo Bauges
la monto Dent d’Arclusaz
la monto Dent d’Arclusaz
montara sistemoNatura regiono de Francio
Alteco 2 217 m
Situo Francio
Montaro Alpoj
Geografia situo 45° 38′ N, 6° 10′ O (mapo)45.6333333333336.1666666666667Koordinatoj: 45° 38′ N, 6° 10′ O (mapo) f4
Masivo Bauges (Francio)
Masivo Bauges (Francio)
DEC
Masivo Bauges
Masivo Bauges
Situo de Masivo Bauges
Map
Masivo Bauges
Mineraloj kalkŝtono
Masivoj Okcidentaj Alpoj
vdr
rigardo de Le Revard en Aix-les-Bains tra la montoĉeno de Mont Trélod al la Monto Blanka

Situo redakti

 
mapo de la masivo

La teritorio situas en sudorienta Francio en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, en la triangulo inter la urboj Annecy, Chambéry kaj Albertville. Ili estas klare limigitaj de la ĉirkaŭaj masivoj per larĝaj valoj kreitaj de la Glaciepokaj glaĉeroj. Okcidente, la montarmasivo Bauges estas limigita de la molasolavujo de la Albanais kaj de la suda parto de la lago de Bourget. En la sudokcidento, la valo de Chambéry apartigas la masivon de la montoj Chartreuse. La larĝa valo de la rivero Isère kaj la valo de ĝia alfluanto Arly formas la naturan limon en la sudoriento kaj oriento de la ĉefe kristalaj altaj Alpoj. En la nordoriento de la Bauges estas la lago de Annecy kaj la valo de la rivero Chaise (ankaŭ en la akvokolekta areo de l arivero Isère), kiuj estas ligitaj per vala akvodislimo. Ĉi tiu valsulko apartigas la masivon Bauges de la montarmasivo Bornes nordoriente.

 
panoramo de la suda parto