Mastabo estas tombo de aristokrataj antikvaj egiptoj.

Ĝenerala strukturo de mastabo.

Ĝi havis piramidan bazon, sed sen la piramida pinto. Ĝi konsistis el tri ĉambroj: kapelo, statuejo, ĉerkejo. La kapelo havis riĉe ornamitajn murojn, en ĝi okazis oferoj por la mortinto. La statuo staris en mallarĝa alta ejo, kunigita kun la kapelo nur per mallarĝa fendo. La ĉerkejo estis sub la tero, kondukis al ĝi ŝakta vertikala koridoro elhakita en roko. La ĉerkejo ne estis ornamita, estis tie nur ĉerko kun mumio kaj pecoj de oferita bruto aŭ gazelo. Poste enirejo estis masonita kaj la koridoro plenigita per miksaĵo de ŝtonoj, sablo kaj argilo, surverŝita per akvo kaj tiel la mortinto estis firme enfermita.

Laŭ Francisko Azorín mastabo estas Tipa egipta tombo, kiu similas benkegon.[1] Li indikas etimologion el la araba mastaba (benko).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.
  2. Azorín, samloke.