Matana Roberts

usona muzikisto

Matana Roberts (naskiĝis proksimume 1978 en Ĉikago) estas usona ĵazmuzikistino (aldosaksofono, klarneto, kantado), kantverkistino kaj komponistino de modern-kreema ĵazo.

Matana Roberts
Matana Roberts en aprilo de 2007
Matana Roberts en aprilo de 2007
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • komponisto • saksofonisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.matanaroberts.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Roberts alkreskis en la nigrula kvartalo de Ĉikago kaj lernis kiel junulo klasikmuzikan klarnetludon. Jam kiel infano ŝia patro konatigis ŝin kun la muzikoj de Sun Ra kaj de Albert Ayler. Ŝi membriĝis en la Association for the Advancement of Creative Musicians (AACM);[1] Al ŝiaj subtenantoj apartenis Von Freeman kaj Fred Anderson, en kies klubejo ŝi havis unuafoje koncerton kun sia triopo Sticks and Stones, kiun ŝi fondis kun basinstrumentisto Josh Abrams kaj frapinstrumentisto Chad Taylor kaj kun kiu ŝi en 2002 prezentis unuan muzikalbumon.[2] [3]

 
Matana Roberts dum la Moers Festival de 2010

En 2002 ŝi transloĝiĝis al Novjorko kaj kunlaboris meze de la 2000-aj jaroj en Montréal je diversaj eksperimentaj projektoj kaj ensembloj, ekzemple Godspeed You! Black Emperor (Yanqui U.X.O) kaj A Silver Mt. Zion (Kollaps Tradixionales). Krome ŝi muzikis kun Oliver Lake, Julius Hemphill, Myra Melford, Jayne Cortez, Steve Lacy, Eugene Chadbourne, Henry Grimes, Nicole Mitchell, Robert Barry, Joe Maneri, Miya Masaoka kaj Ralph Alessi[3] same kiel je dancprojektoj de Merce Cunningham kaj Savion Glover, kun kiu ŝi verkis omaĝon por John Coltrane kaj Eric Dolphy.[4] En 2007 ŝi gastis kun sia bando el Josh Abrams (basinstrumento), Jeff Parker (gitaro) kaj Frank Rosaly (frapinstrumentaro) ĉe la Londona Ĵazfestivalo. En 2008 ekestis ŝia albumo The Chicago Project.[5] Sur l' albumo farita de Vijay Iyer ŝi muzikis kun membroj de la postrokaj bandoj Prefuse 73 kaj Tortoise same kiel kun Fred Anderson.

Per sia multrimeda projekto COIN COIN ŝi unuigis artajn, muzikajn kaj teatrajn konceptojn al prezentado de la historio de nigruloj en Usono, por kiu ŝi esploris la vivojn de sep generaciojn el sia familio:[6]Coin Coin estas muzikiĝinta omaĝo al la mita Marie Thérèze Coincoin. Ŝi vivis en suda Luiziano kaj povis liberiĝi el sia sklavovivo en la 19-a jarcento. Por ĉiu ĉapitro de Coin Coin Matana Roberts verkis apartan muzikon, kiun interpretas malsamaj bandoj. En la unua ĉapitro titole Gens de Couleur Libre Matana Roberts okupiĝas pri la ina linio de siaj prauloj kaj pri la muziko der en franclingva Luiziano.“[7]

En 2008 Jazz Journalists Association nomumis ŝin por la premio Up and Coming Musician of the Year Award. Komence de 2010 ŝi laboris kiel kuratorino en la novjorka klubejo The Stone.[8]

Diskoj redakti

  • Sticks and Stones (481 music, 2002)
  • Shed Grace (Thrill Jockey, 2003)
  • The calling (Utech, 2004)
  • Lines for Lacy (s/r, 2006)
  • The Chicago Project (Central Control International, 2008)
  • COIN COIN Chapter One: Gens de couleur libres (Constellation, 2011)
  • Live in London (Central Control International, 2011)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti