Mathila pentroarto

La pentrarto de Mithila aŭ la pentrarto de Madhubani estas stilo de pentroarto trovebla en la ebenaĵoj de norda Barato , pli precize en la regiono Mithila[1] kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Madhubani[2], ambaŭ situataj en la barata subŝtato Biharo. La ĉefaj temoj estas hinduaj diaĵoj, religiaj scenoj kaj ankaŭ reprezentaĵoj de la naturo kiel arboj, birdoj kaj aliaj bestoj el la ĉirkaŭaĵo kiel ekzemple elefantoj. Pavoj ankaŭ rolas elstare, ĉar ili estas konsiderataj simboloj de bonŝanco. Nuntempe ankaŭ Madhubani-stilaj motivoj estas uzataj dum pentrado sur kanvaso kaj papero. Tradicie virinoj pentris ilin, plej ofte sur malsekaj muroj de domoj.

Regiono kie oni praktikas la (Madhubani) Mithilan pentroarton sur la mapo de la barata subŝtato Biharo

Historio redakti

En la lasta kvarono de la 20-a jarcento, en Barato, «ekde 3000 jaroj, la virinoj de Mithila - kaj nur la virinoj - faras pentraĵojn dediĉitajn al la dioj kaj diinoj de la hindua panteono. Sekve de tio ne estas troigita pensi ke tiu formo de arta esprimado reflektas unu el la plej aŭtentikajn partojn de la hinda civilizacio»[3]. Por respondi al la komerca demando por tiuj artaĵoj nuntempe ankaŭ viroj faras tiujn pentraĵojn[4].

Nepalo redakti

Kvankam la stilo de tiu pentroarto originas el la barata regiono Mithila, ĝi ankaŭ retroveblas en okcidenta Nepalo ĉe la Taruoj, indiĝena popolo kiu prizorgas elefantojn. Okaze de la Aŝtimki-festivalo la Taruoj preparas bildon nomata Aŝtimki Ĉitra. Ĉi tiu festivalo festas la komunumon, kulturon kaj heredaĵon de la Taruoj[5].

Referencoj redakti

  1. (en) Gita Wolf et Dulari Devi, Following my Paintbrush, Tara Books, 2011, (ISBN 978-93-80340-11-1) : ilustraĵoj de Mithila
  2. (en) Upendra Takur, Madhubani Painting, Abhinav Publications, 2003, (ISBN 978-81-7017-156-0)
  3. Yves Véquaud, The Art of Mithila. Ceremonial Paintings from an Ancient Kingdom, Londres, Thames & Hudson, 1977, paĝo : angle « For about three thousand years, the women – and only the women – of Mithila have been making devotional paintings of the gods and goddesses of the Hindu pantheon. It is no exaggeration, then, to say that this art is the expression of the most genuine aspect of Indian civilization ».
  4. (en) Madhubani Painting Arkivigite je 2019-05-04 per la retarkivo Wayback Machine, Madhubani.nic.in, la 1-an de majo 2019.
  5. (en) Sanjib Chaudhary, Ashtimki, an ancient form of tharu wall painting Arkivigite je 2021-05-30 per la retarkivo Wayback Machine, ECS Nepal, n-ro 199, junio 2018

Vidu ankaŭ redakti

Arto de Barato