Matlokito (angle: Matlockite) estas rara plumba halida mineralo, nomita laŭ la urbo Matlock en Derbyshire, Anglio, kie ĝi estis unue trovita[1] en apuda minejo. Matlokito (ĥemia formulo: PbFCl) donas ĝian nomon al la matlokita grupo kiu konsistas el raraj mineraloj kun simila strukturo.

Matlokito

Specimeno de Matlokito el Derbyshire, Anglio

Specimeno de Matlokito el Derbyshire, Anglio
Ĝeneralaĵoj
Kategorio Halidaj mineraloj
Ĥemia formulo PbFCl
Klasado de Strunz 03.DC.25
Klasado de Dana 9.2.11.1
Kristala simetrio Tetragona 4/m 2/m 2/m ditetragono-dipiramida
Kristala strukturo a = 4.11 Å, c = 7.23 Å; Z = 2
Identeco
Koloro Senkolora al flava kaj verdeca
Kristala aspekto Platigita, tavolaj kristaloj troviĝantaj kiel agregaĵoj, kokard-simila, radianta, hemisfera; ankaŭ masiva
Kristala sistemo Tetragona
Klivebleco {001}, perfekta
Frakturo Malebena al subkonkoida
Mohs-skalo 2.5 - 3
Glaceo Senceda, perleca en {001}
Diafaneco Transparenta
Specifa denso 7.1 - 7.2
Optikaj proprecoj Unuaksa (-)
Refrakta indico nω = 2.150 nε = 2.040
Referencoj: [1][2]
vdr

Priskribo redakti

La mineralo, fluoroklorido de plumbo (formulo PbFCl), estis malkovrita iam ĉirkaŭ la fruaj 1800-aj jaroj ĉe Bage Mine en Bolehill, Derbyshire apud Matlock, kune kun specimenoj de fosgenito kaj anglesito. Kvankam fosgenito estis konata tiutempe, ŝajnas propable ke matlokito mem restis malestimita kiel nova mineralo dum kvindekkelk jaroj. La nomo estis donita de Greg en 1851.[3] La unua mencio pri Matlokito povus esti en la Mineralogio de Derbyshire en 1802 de John Mawe[4] kie li donas detalan priskribon de fosgenito, kiu poste estas sekvata de mencio pri mineralo al kiu li referencas kiel "vitra plumbo" - priskribo kiu iom korespondas al la aspekto de matlokito. Ĝi estas hela, de diafana krem-flava koloro, sed peza havante denson kiu superas 7.1.[2]

Tre granda specimeno 10 cm-ojn longa, kaj devenanta de Derbyshire, ekzistas en la kolektoj de la American Museum of Natural History.[5] 7 cm specimeno estas trovebla en la koleto de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[6]

Matlokito estis priraportita el nombro da lokoj depost ĝia malkovro en la "tip-loko" de Derbyshire. La mineralo estas ankaŭ trovata en Tiger, Arizono, Laurium en Grekio, minejo apud Essen en Germanio kaj proksime de Campiglia en Toskanio. Specimenoj estis ankaŭ trovitaj en lokoj de Sud-Afriko, Peruo, Ĉilio, Aŭstralio, Aŭstrio, Francio kaj Italio.[1][2]

Matlokita grupo redakti

La matlokita grupo konsistas el nombro da mineraloj kiuj partigas similan kristalan strukturon. La grupo inkluzivas bismuton, plumbajn aŭ kalciajn halidojn: bismoklito (BiO)Cl, daubréeito (BiO)(OH,Cl), laurionito PbCl(OH), paralaurionito PbCl(OH), rorisito CaFCl, zavarickito (BiO)F kaj la samnoma matlokito.[7]


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Handbook of Mineralogy
  2. 2,0 2,1 2,2 Mindat.org
  3. Phosgenite and Matlockite in Derbyshire (Part 1), T. Bridges, M.E. Smith, Journal of the Russell Society Volume 1, No. 2, p7-14, 1983
  4. Mawe, John. The Mineralogy of Derbyshire with a Description of the most Interesting Mines. 1802, London
  5. Frondell, Clifford. American Mineralogist, Vol 20, 469-473, 1935
  6. Working with Wikipedia - a museum's perspective.
  7. Matlockite Group. Mindat.org.

Eksteraj ligiloj redakti