Matola estas metropolo, granda urbo de Maputo (provinco), antaŭurbo de Maputo kaj marhaveno en Mozambiko. La loknomo estas ofta familia nomo.

Matola
urbo • municipality of Mozambique • urbego • district of Mozambique
Administrado
Poŝtkodo 1114
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 032 197  (2017) [+]
Loĝdenso 2 767 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 58′ S, 32° 28′ O (mapo)-25.96666666666732.466666666667Koordinatoj: 25° 58′ S, 32° 28′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 373 km² (37 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matola (Mozambiko)
Matola (Mozambiko)
DEC
Matola
Matola
Situo de Matola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matola [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Matola situas sur ebenaĵo laŭ la maro en suda parto de la lando. Matola ankaŭ estas la nomo de malgranda rivero (proksimume 30 km-ojn longa), kiu tuŝas municipon de Matola.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1895. Ĝi estis vilaĝo en 1918 kaj urbiĝis en 1955. La oficiala nomo iĝis "Vila Salazar" en 1968. En 1975 la urbo rericevis la originan nomon. Inter 1980-1988 Matola iĝis parto de Maputo.

Klimato redakti

Matola troviĝas ĉe limo tropika savana klimato kaj subtropika klimato. Jare pluvas po 761 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro-marto. La temperaturo varias averaĝe inter 24-30 °C. En januaro estas la plej varma, en julio la plej malvarma vetero.

Ekonomio redakti

Matola estas industria centro kun grava haveno por mineralo (kromo kaj fero) de Svazilando kaj Sudafriko. Ĝi havas naftorafinejojn (aktuale neaktivajn) kaj ekde 2002 aluminian muldejon. Oni produktas sapon, cementon kaj agrikulturaĵojn.

Trafiko redakti

Matola havas fervojajn liniojn al la suda parto de la lando, al Svazilando kaj al Sudafriko. Estas ankaŭ haveno kaj flughaveno.

Ĝemelurboj redakti