Matrico mineralogia

Ĉi tiu artikolo temas pri geologio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Matrico (apartigilo).

La matrico, aŭ grundomaso, de "perfajraj" rokoj konsistas el fajngrajnaj kristaloj, en kiu pligrandaj kristaloj estas enkaŝitaj. Ĉi tio indikas multstadian malvarmadon de la magmo. En Sudafriko, diamantoj ofte estas ekstraktataj el matrico de argila roko (kimberlito) nomita "flava grundo".