Mats Wilander estas sveda tenisisto. Li naskiĝis la  22-an de aŭgusto 1964(nun 1964-08-22) en Växjö, Svedio, do nun estas 59-jara.

Mats Wilander
Persona informo
Naskonomo Mats Arne Olof Wilander
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1964 (1964-08-22) (59-jaraĝa)
en Växjö
Lingvoj sveda
Loĝloko Hailey
Ŝtataneco Svedio
Infanoj 5
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto • televida prezentisto
TTT
Retejo http://www.wilanderonwheels.com/
vdr

Inter la jaroj 1981 kaj 1996 li estis tenisa profesiulo. Aparte inter 1982 kaj 1988, li venkis en pluraj gravegaj tenisaj turniroj, interalie en la Aŭstralia Malferma turniro en 1983, 1984 kaj 1988, en la Francia Malferma turniro en 1982, 1985 kaj 1988, kaj en la Usona Malferma turniro en 1988.

Post tiuj sukcesoj de 1988 li tiujare gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto.

Eksteraj ligiloj redakti