Matteo di Marco PALMIERI (1406–1475) estis humanisto kaj historiisto kiu estas plej bone konata pro sia verko Della vita civile ("Pri la civitana vivo"; presita en 1528) kiu defendis civilan humanismon, kaj pro sia influo por rafini la toskanan dialekton al la sama nivelo kiel la Latino, kio fakte rezultis poste en la itala lingvo.[1] Li estis sendita kiel florenca ambasadoro al la kortego de Alfonso la 5-a de Napolo. Vespasiano da Bisticci inkludis lin inter la gravuloj de lia generacio kies karieroj meritis artikolon en lia biografiaro Vite di uomini illustri del secolo XV.[2] Li plenumis diversajn postenojn en la publika vivo de la urbo Florenco.

Matteo Palmieri
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1406 (1406-01-13)
en Florenco
Morto 13-an de aprilo 1475 (1475-04-13) (69-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj latinaitala
Okupo
Okupo politikisto • poeto • historiisto
vdr

En itala Palmieri verkis trilibran poemon La città di vita ("La vivo de urbo") en 1465, kiu estas imitaĵo de la La Divina Commedia de Dante Alighieri. La poemo estis nepublikigita en sia vivodaŭro, kaj post ties apero presita ĝi estis kondamnita de la eklezio kiel hereza, kaj tiukadre post liaj morto la kadavro de Palmieri estis eltombigita el la tima preĝejo San Pier Maggiore kaj figuro lia estis bruligita.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Giuseppe Flavo, Paul Grendler (eld.). "Palmieri, Matteo" en Encyclopedia of the Renaissance, 1999, volume 3, pp. 376-377. ISBN 0-684-80514-6
  2. Vite di uomini illustri del secolo xv de Ludovico Frati, Bologna, 1892-93
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Matteo Palmieri en la angla Vikipedio.