Matthias Eisenberg

Matthias Eisenberg (* 15-an de januaro 1956 en Dresdeno) estas germana orgenisto, klavicenisto kaj eklezimuzikisto.

Matthias Eisenberg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1956 (1956-01-15) (68-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo orgenistokantoro • klavicenisto
vdr

Biografio redakti

Jam ekde la 9-a vivojaro Eisenberg estis orgenisto ĉe diversaj ekleziaj komunumoj kaj poste dum kvin jaroj membro de la knaboĥoro Dresdner Kreuzchor. Li studis ĉe Wolfgang Schetelich en Lepsiko ĉe la Altlernejo por Muziko „Felix Mendelssohn Bartholdy“, kie li en 1978 trapasis la A-Ekzamenon kiel eklezimuzikisto kaj jam dum la studado gajnis premiojn je pluraj tutmondaj konkursoj, i. a. de la Bach-Konkurso en Lepsiko kaj la Konkurson pri Imrovizado en Vejmaro.

En 1980 Kurt Masur irigis lin mallonge antaŭ la finkonstruado de la koncertejo Gewandhaus kiel Gewandhaus-orgenisto al Lepsiko. Samtempe li tie ludis en la Lepsika Bach-Orkestro kiel klavicenisto kaj kunlaboris muzike en la GDR-televizio dum filmproduktado pri la vivo de Johann Sebastian Bach. En 1985 dum la Tutmonda Muzikseminario en Vejmar li tenis gastprofesoran katedron, krome li donis gastkursojn kaj majstro-klasojn i.a. en Stokholmo kaj suda Ameriko. En Oybin li estis arta direktisto kaj solisto en koncertaro, en Rötha inicinto de koncertaro ĉe la du Silbermann-orgenoj.

En 1986 Matthias Eisenberg post turneo de la Bach-Orkestro tra la FRG ne revenis en GDR. Post ekleziomuzikista agado en Frankfurto ĉe Majno kaj Hanovro li koncertis kiel liberprofesia orgenisto kaj klavicenisto same kiel partnero de ĉambroensembloj kaj simfoniorkestroj en Eŭropo, Azio, norda kaj suda Ameriko samkiel en Aŭstralio. Januare 2001 post 15 jaroj unuan fojon li denove koncertis antaŭ pli ol 2000 spektantoj en la Gewandhaus en Lepsiko. Ekzistas multnombraj radiaj kaj lumdiskaj sonregistraĵoj kun Eisenberg, ekz. registraĵoj de la kompleta orgenverkaro de Bach sur diversaj orgenoj en Malsupra Saksio aŭ registraĵoj kune kun Mathias Schmutzler, Joachim Schäfer, Giora Feidman, Harmonic Brass kaj multaj aliaj. Krome li estis demandata kiel ekspertizisto je multaj novkonstruadoj de orgenoj. Regule li ankaŭ enigas proprajn improvizadojn en siajn koncertojn, kelkaj sonregistraĵoj ankaŭ entenas improvizaĵojn.

Ekde 1992 ĝis 2004 Eisenberg estis eklezimuzikisto ĉe la preĝejo St. Severin en Keitum sur la insulo Sylt. En la jaro 2003 oni nomumis Matthias Eisenberg profesoro kaj eklezimuzika direktoro. Ekde novembro 2004 li estas kantoro kaj orgenisto ĉe la Luther-, Moritz- kaj Johannis-preĝejoj en Zwickau kaj loĝas en la Ercmontaro en Schneeberg.

Eksteraj ligiloj redakti