Matthias Höfs (* 1965 en Lübeck) estas germana trumpetisto kaj altlerneja instruisto en Hamburgo.

Vivo redakti

Lia unua trumpetinstruisto estis la solotrumpetisto Herbert Schmidt-Kärner el Lübeck. Ekde 1982 li studis trumpeton ĉe profesoro Peter Kallensee ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro en Hamburgo kaj finis la studon per koncertekzameno kun distingo. Poste li translokiĝis al Karajan-Akademio je Berlino, por plustudi ĉe Konradin Groth. Jam kiel studento li estis membro de diversaj renomaj junularorkestroj, inter ili la Junge Deutsche Philharmonie kaj Junular-Orkestro de la Eŭropa Unio. En 1983 la urbo Lübeck donis al li la Hansan Kulturpremion, en 1988 li ricevis la Eduard-Söring-Premion kaj en 1989 stipendion de la Germana Muzik-Konsilantaro kaj de la Mozart-Societo. Je la konkurso de la muzikaltlernejoj en 1987 same kiel en 1990 je la Internacia Muzik-Konkurso en Markneukirchen li ricevis pokaze unuajn premiojn. Ekde 1984 ĝis sia vokiteco kiel profesoro al la Altlernejo por Muziko kaj Teatro en Hamburgo en la jro 2000 Höfs estis solotrumpetisto de la Filharmonia Ŝtata Orkestro je Hamburgo. Ekde 1985 li estas membro de la latunblova ensemblo German Brass, krome li i.a. kunmuzikas en la Linos-Ensemblo, la Deutsche Bläsersolisten, en la ensemblo Villa Musica same kiel en la Deutsche Kammerphilharmonie.

Sonregistraĵoj redakti

  • "Un concerto italiano"(1995)
  • "An English Concert" (2002)
  • "Gansch Meets Höfs" gemeinsam mit Hans Gansch (2006)
  • "Trumpet Acrobatics" (2007)
  • "The Trumpet Shall Sound" (2009)
  • "Solo de Concours" (2010)

Eksteraj ligiloj redakti