Mattstetten

komunumo de Svislando

Mattstetten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 580 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Mattstetten
Blazono de Mattstetten
Blazono de Mattstetten
Blazono de Mattstetten
Vilaĝa puto en Mattstetten
Vilaĝa puto en Mattstetten
Vilaĝa puto en Mattstetten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 47″ N 7° 30′ 49″ O / 47.02972 °N, 7.51361 °O / 47.02972; 7.51361 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 47″ N 7° 30′ 49″ O / 47.02972 °N, 7.51361 °O / 47.02972; 7.51361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 580
Areo 3,80 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 3322
Komunumkodo 0543
Mapo de Mattstetten
Mapo de Mattstetten
Mapo de Mattstetten
vdr

Geografio redakti

Mattstetten situas en la centro de la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Urtenen, proksimume 10 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. En sudoriento de la komunumo, aliflanke de la aŭtovojo, etendiĝas la montetoj de Krauchthal kie sur alteco de 750 m s.m. situas tute en sudo la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mattstetten kaj la kvartalo Breite.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,80 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 49,7% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mattstetten limas en nordo al Münchringen, en nordoriento al Hindelbank, en oriento al Bäriswil, en sudoriento al Krauchthal, en sudo al Bolligen, en okcidento al Urtenen-Schönbühl, kaj en nordokcicento al Jegenstorf.

Trafiko redakti

Kvankam la sudan limon de la komunumo formas aŭtovojo kaj transnacia fervojlinio, la vilaĝo mem situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, atingebla pere de flanka vojo de Urtenen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Berno, kiu tamen situas ekster la vilaĝo kaj ne plu estas haltejo de personaj trajnoj. La konekto al la publika transportreto funkcias pere de buslinio de Bäriswil al Schönbühl.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mattstetten datiĝas el la jaro 1201 kiel Mahtsteten. Dum mezepoko Mattstetten estis propra malgranda senjorujo. La tiel nomita Heidenstock estas restaĵo de mezepoka loĝoturo, kiu estis la sidejo de la Senjoroj de Mattstetten, kiuj estis vasaloj de la Zeringoj kaj Grafoj de Kiburgo. Jam en la 14-a jarcento la servuteco tamen apartenis al la kavliroj de Rohrmoos kaj en la 15-a jarcento ĝi kune kun Urtenen estis havaĵo de bernaj civitanoj kaj apartenis al la supera jurisdikcio de Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la tiama distrikto Zollikofen. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Post la malfondo de la distrikto Fraubrunnen la 1-a de januaro 2010 la komunumo fariĝis parto de la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti