Maud Angelica Behn

Maud Angelica BEHN [mod anGELika ben] (naskiĝis 29-an de aprilo 2003) estas filino de Ari Behn kaj Norvegia princino Märtha Louise.

Maud Angelica Behn
Persona informo
Naskonomo Maud Angelica Behn
Naskiĝo 29-an de aprilo 2003 (2003-04-29) (20-jaraĝa)
en Rikshospitalet, Oslo
Lingvoj norvegaangla
Loĝloko IslingtonNov-Jorko • Lommedalen
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Bærum Waldorf School
Familio
Patro Ari Behn
Patrino princino Märtha Louise de Norvegio
Frat(in)oj Emma Tallulah Behn • Leah Behn
Okupo
Okupo lernanto • poeto • artisto
vdr

Maud Angelica Behn havas rajton heredi la Norvegian tronon, post sia patrino. Hodiaŭ ŝi estas la kvina en la hereda listo. (Ŝi ankaŭ havas la (nuntempe) 65-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.)

Ŝi ricevis bapton la 2-an de julio 2003 en la Kastela Kapelo de Oslo, ĝuste 100 jarojn post la naskiĝo de sia praavo, reĝo Olavo la 5-a. La bapto-gardantoj estis reĝprinco Haakon Magnus, princino Alexandra zu Sayn-Wittgenstein-Berleburg, Marianne Ulrichsen, Kåre Conradi, Anja Sabrina Bjørshol kaj Trond Giske.

Maud Angelica Behn loĝis sian unuan jaron en Lommedalen, kaj poste translokiĝis al Nov-Jorko kun siaj gepatroj aŭtune 2004.

Ekde 2005 ŝi havas pli junan fratinon, Leah Isadora Behn.

Eksteraj ligiloj redakti