Maurice Barrès [baʁɛs][1] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1862[2] en Charmes (Vosges), mortis la 4-a de decembro 1923[3] en Neuilly-sur-Seine (Seine)) estis verkisto kaj franca politikisto kaj gravulo de la franca naciismo.

Maurice Barrès
Persona informo
Maurice Barrès
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1862 (1862-08-19)
en Charmes
Morto 4-an de decembro 1923 (1923-12-04) (61-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Charmes vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henriko Poincaré • Château de la Malgrange vd
Partio Boulanger-ismo • Respublika Federacio vd
Familio
Infanoj Philippe Barrès vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • romanisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unua akso de lia penso estas «la kulto de la Mi» : Barrès asertas, ke onia unua devo estas defendo de onia mi kontraŭ barbaroj, tio estas kontraŭ ĉio kio riskas moligi la floradon de onia propra senteco.

Le dua akso estas resumita de la esprimo La terre et les morts (la tero kaj la mortintoj), kiu profondiĝas en la tri volumojn de la Roman de l'énergie nationale (Romano de la nacia energio): Les Déracinés (La senradikiĝintaj, 1897), L'Appel au soldat (Alvoko al soldatoj, 1900) kaj Leurs Figures (Iliaj figuroj, 1902), kiuj estas atestiloj de la evoluo de Maurice Barrès al la respublika naciismo kaj al la tradiciismo, la ligo al la radikoj, al la familio, al la armeo kaj al la naskiĝtero.

Li estis unu de la ĉefaj pensuloj de la naciista dekstrularo franca dum la Intermilita periodo.

La 25an de januaro 1906 li estis elektita membro de Franca Akademio.

Notoj redakti

  1. Jean-Marie Pierret, Phonétique historique du français et notions de phonétique générale, Peeters, Louvain-la-Neuve, 1994, p. 103.
  2. La naskiĝdato estas ĉi tie aperigita laŭ konsulto de la arkivoj departementaj de Vosges. La naskakto portas la ordonumeron 81 kaj la ordo de la nomoj estis modifita. Alia naskinformo estas donata laŭ retejo de la Assemblée nationale. Tiu informo aperas same indikita en la nekrologo aperinta en la numero date ĵaŭdo 6a decembre 1923 de Petit Journal. La retejo de la Franca Akademio Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine donas la daton de 17-a de aŭgusto 1862, dum aliaj fontoj donas la daton de 19-a de aŭgusto.
  3. Inter la 22-a h 00 kaj la 23-a h 00 laŭ la ĵurnaloj de la epoko: Le Temps, numero de 6-a de decembro 1923, paĝo 3a.