Maurits Dekker

nederlanda verkisto kaj dramaturgo

Maurits Dekker estis nederlanda verkisto kaj dramaturgo. Li naskiĝis la 16-an de julio 1896 en Amsterdamo kaj mortis en aĝo de 66 jaroj la 7-an de oktobro 1962 samurbe.

Maurits Dekker
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1896 (1896-07-16)
en Amsterdamo
Morto 7-an de oktobro 1962 (1962-10-07) (66-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Martha Belinfante-Dekker
Edz(in)o Mien Dekker • Hendrika Christina Dekker-van Assen
Infanoj Noor Bons-Dekker • Mae Dekker
Okupo
Okupo verkistodramaturgo
vdr

En Esperanto de li aperis:

Ĝin la ĉeĥa esperantisto Tomáš Pumpr tradukis el Esperanto en la ĉeĥan kaj eldonis je la titolo Svět nemá čekárnu.
Citaĵo
 Sub la angoro kaj teruraj minacoj de nia epoko, kiam, je la servo de militaj bezonoj, preskaŭ ĉiuj eltrovoj de la scienco celas nur pereon kaj detruon, malmulte da literaturo aperas por malkovri al la ĝenerala publiko la sintenon kaj reagojn de tiuj sciencistoj, de tiuj misteraj multsciuloj, kiuj, kvazaŭ ne apartenantaj al la homa speco, streĉe laborantaj super retortoj kaj formuloj, ŝajne atentas nur al la sukceso de siaj teorioj pri ege danĝeraj fortoj; ne konsciante, ĉu sikceso en tiu direkto ne signifas ankaŭ ekstermon de la vivo. Pensanta pri tiaj «geniuloj», ofte ja la simpla homo rekte minacata estaĵo hezitas kredi, ke ili konsistas el karno kaj ostoj, ĉar se oni m ulte laŭtas pri iliaj verkoj, kiel scienculoj, same m ulte oni silentas pri iliaj intimaj opinioj, kiel homoj.

Nu, Maurits Dekker, aŭdaca nederlanda aŭtoro, levas la kurtenon kaj prezentas, en la tri aktoj de sia nuntempa dramo, la spiritajn problemojn kaj eĉ la familiajn konfliktojn de kelkaj el tiuj modernaj sorĉistoj: Maljuna profesoro kaj lia filo, juna doktoro, laboras pri ege detrua potenco fantazie nomata Piradiumo; al la patro, pura scienculo, interesas nur la teknikaj sekvoj de lia eltrovo; sed la filo, sentema persono pensas pri aliaj sekvoj de tiu materialo, en kies ellaborado li partoprenas. Difekto en la reguliga aparato minacas subite okazigi eksplodon, kiu mortigos milojn da laborantoj en la fabriko. Tamen, ripari la difekton en la kirasita ĉambro havas la efektivan danĝeron de malrapida morto per Gamma-radioj. Premanta estas la dilemo! La juna doktoro ne hezitas, dirante: «Unu povas savi la vivon de miloj!» li eniras en la kameron. La katastrofo ne okazas, la junulo fariĝas popola heroo kaj... nekuracebla malsanulo. Nur tiam, la patro meditas pri moralo kaj ne tiom pri teoremoj. Fine, antaŭ la suferanta viktimo kaj la reprezentanto de la registara komisiono, forte li reagas; kaj, disŝiranta valoran raporton, li plenumas la decidon de sia konscienco, kiu plej inde vekiĝas. Jen estas la rapida resumo de ĉi tiu tre aktuala teatraĵo, de kiu aperis jam tradukoj en sveda, dana kaj hebrea lingvoj. Tial, do, varmo salutinda estas la esperanta eldono, kiu bele kaj zorge presita,- kun granda portreto de la aŭtoro kaj ornamo de bonegaj bildoj, sur bona papero, meritas lokon en la biblioteko de ĉiu samideano, ne nur jam pro la sukoplena enhavo, sed ankaŭ pro la arta traduko de F. Faulhaber, la laborista Esperanto stilisto, kiu tiel mirinde sukcesis solvi la problemon, tiel ĉarme fasoni la lingvon, ke ia malfacila tasko tuj aspektas, unuavide, kvazaŭ tre facila afero. Tamen, ĉi tiu «facileco» estas supera kvalito, atingebla nur de malmultaj elektitoj, inter kiuj S-ro Faulhaber honorloko rajtas sidi.

Sekve, danik' al lia talento kaj al la agemo de S. A. T. en kunlaboro, kun frata nederlanda asocio, la universala demando, kiun la aktuala verko prezentas, estas nun ankaŭ montrebla en la universala lingvo, ĉar —laŭ teksto sur faldaĵo de la dukolora kovrilo— «ĉiuj niaj samcelanoj sendube aplaŭdos, ke la aŭtoro igis ĝin traduki en Esperanton, tial ke lia homeca mesaĝo, per tio, pli vaste diskoniĝos. Ĝi estas mesaĝo kiu ne povas ne tusi nin, ĉar ĝi koncernas nin persone». LUIS HERNANDEZ. Boletín n034 (okt 1951)