Max EISFELD (naskiĝinta Gustav Max Appel en 1863, mortinta en 1935 en Berlino) estis germana aktoro.

Vivo redakti

Sen iu profesia trejniĝo Eisfeld deĵoris ĉe la tiutempe avangarda teatro je Meiningen. Poste li aktoris en Vieno, Parizo, Londono kaj Novjorko. En la 1903-a jaro Eisfeld ludis en Berlino la rolon de la profeto Joĥanaan en la teatraĵo Salome de Oscar Wilde sub la reĝisorado de Max Reinhardt.

Li ankaŭ konatiĝis kiel la koramiko de la dana verkisto Herman Bang (inter 1885 kaj 1887). Ambaŭ iris de Meiningen al Prago kaj Vieno. Bang aludis lin en la verkoj Nytår (1887), Tine (1889; novelo) kaj Digte (1891). Bang sentis baldaŭ ke Eisfeld estas malfidela kio kaŭzis ĉe li depriman humoron.

Eisfeld mortis en oldulejo berlina.

Literaturo redakti