Karl Max Richard VOGELER (naskiĝinta la 29-an de julio 1874 en Berlino[1]; mortinta en 1962) estis germana arĥitekto kaj urboplanisto en Vajmaro.

Max Vogeler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1874 (1874-01-01)
en Berlino
Morto 30-an de novembro 1961 (1961-11-30) (87-jaraĝa)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Vajmarhalo, 1932–1997

Vivo redakti

Post studado de arĥitekturo, verŝajne en Charlottenburg, li vivis ekde ĉ. 1901 en Halensee kaj ekde ĉ. 1904 en Wilmersdorf. Tie li projektis minimume unu loĝdomblokon. Ĉirkaŭ la jaro 1918-a li transloĝiĝis Vajmaron kie li iĝis en 1922/23 urboplanada ĉefkonstruisto (Stadtbaumeister). La sekvajn jarojn li partoprenis plurajn planadojn. Vajmarhalo estiĝis laŭ liaj planoj en 1930/32 kun helpo grava de filo lia Günther. Al anoj de Bauhaus li ne havas iujn intensajn kontaktojn. Laŭ liaj planoj realigis August Lehrmann en Vajmaro la verdan ripozumstriegon Asbach-Grünzug.[2]

Vogeler mortis en 1962.[3] Dokumentoj pri li troviĝas ekde 2020 en la Urba arĥivo vajmara.[4]

Verkaro redakti

Projektoj realigitaj

 
Eisenzahnstraße 64, Wilmersdorf
  • Berlin-Wilmersdorf Eisenzahnstraße 64, loĝdombloko, 1908, nun kultura monumento
  • Berlin-Grunewald, Koenigsallee 41, landdoma antaŭĝardeno, ĉ. 1910, aŭtoreco ne centprocente klara, nun kultura monumento
  • Vajmaro, Vajmarhalo, planado ekde 1916, konstruite inter 1930 kaj 1932 kun helpo de la filo Günther Vogeler kaj atento pri aliaj konkursplanoj, malkonstruite en 1997/98[5][6]

Projektoj nerealigitaj

Referencoj redakti

  1. StA Wilmersdorf, nuptodokumento nr. 63/1901
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2021-05-10.
  3. Gitta Günther, k.a. (eld): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Böhlau, Weimar 1998. p. 546
  4. Artikolo pri fota kolekto ĉe Thüringische Landeszeitung, 15.1.2020
  5. Karina Loos: Die Inszenierung der Stadt. Planen und Bauen im Nationalsozialismus in Weimar. Dissertation. Weimar 1999, p. 23 PDF; pri la estiĝa historio
  6. "Geschichte der Weimarhalle". Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2021-05-10.
  7. Zentralblatt der Bauverwaltung]', 1903, Nr. 97, p. 612
  8. Deutsche Bauzeitung, Nr. 47, 13.6.1903, p. 304; tiutempe Vogeler loĝies en Halensee
  9. Die Werkstatt der Kunst, Nr. 48, 1905, p. 657 Digitalisat; Max Vogeler loĝis tiutempe en Wilmersdorf; nova urbodomo por Werder faritis en 1911 laŭ planoj de Wilhelm Kretzschmar
  10. Deutsche Bauzeitung, 1.9.1923, p. 320; ĉi tie Vogeler portas jam la titolon urba ĉefkonstruisto