Maxcanú estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Maxcanú. La komunumo situas en la plej okcidenta parto de Yucatán. La regiono 7 nomiĝas "Litoral Poniente". Ĝi limas al la Meksika Golfo en la nordo, al la subŝtato Campeche en la okcidento kaj al la regiono 6 "Influencia Metropolitana" en la oriento. Krome ĝi havas limon kun la regiono 8 "Sur Poniente" en la sudoriento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31048.

Maxcanú
municipo de Meksiko
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97800–97807
Kodo laŭ INEGI 31 048
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 830
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 36′ N, 90° 6′ U (mapo)20.6-90.1Koordinatoj: 20° 36′ N, 90° 6′ U (mapo) [+]
Alto 21 m
Areo 1 320,8 km² (132 080 ha)
Horzono UTC -6
Maxcanú (Jukatanio)
Maxcanú (Jukatanio)
DEC
Maxcanú
Maxcanú
Situo de Maxcanú
Maxcanú (Meksiko)
Maxcanú (Meksiko)
DEC
Maxcanú
Maxcanú
Situo de Maxcanú

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maxcanú Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 7 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 20830 loĝantojn. El tiuj estis 10504 viroj kaj 10326 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1320,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 21 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 68,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 27,4 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 11965 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 9453 scipovis legi kaj skribi kaj 2505 personoj estis analfabetoj. Do 20,94% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 18804 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 9420 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 50,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti