Mazanka komunumo (Krimeo)

Mazanka komunumo (ruse Мазанский сельский совет, ukraine Мазанська сільська рада, krime-tatare Mazanka köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Mazanko.

Mazanka komunumo
Origina nomo ruse Мазанский сельский совет
ukraine Мазанська сільська рада
krime-tatare Mazanka köy şurası
rural settlement in Russia • rural council of Ukraine
Administrado
Lando  Ukrainio
Estas parto de Simferopola distrikto
Inkludas 5 vilaĝojn
Administra centro Mazanko
Politiko
Estro Pjotr Vasiljeviĉ KLIMENĈUK (2013)
Demografio
Oficialaj lingvoj ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 3 969
Plej multnombraj nacioj rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Geografio
Averaĝaj altoj 350 m
Mazanka komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Mazanka komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Geografia situo 45° 0′ 15″ N, 34° 15′ 10″ O (mapo)45.00416666666734.252777777778Koordinatoj: 45° 0′ 15″ N, 34° 15′ 10″ O (mapo)
Mazanka komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
Mazanka komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
DEC
Mazanka komunumo (Krimeo)
Mazanka komunumo (Krimeo)
Situo de Mazanka komunumo
Hor-zono UTC+2 (somere UTC+3)
Kodoj
Telefona kodo +380-652
ISO 3166-2 UA
vdr

Laŭ la censo de la jaro 2001 en la komunumo loĝis 3969 homoj[1]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 21 homoj[2].

La komunumo troviĝas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la antaŭmontaro de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, okupante, ĉefe, la valon de la rivero Beŝtereko kaj kovrante la nordajn deklivojn de la Dolgorukova altebenaĵo. Okcidente la komunumo najbaras la Trudovan komunumon, norde ĝi limas la Donskan komunumon komunumon, oriente — la Belogorskan distrikton, sude per tre mallonga limo ĝi tuŝas la Dobran komunumon.

La Mazanka komunumo estis fondita en 1923. Tra ĝi pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.

Konsisto de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas 5 vilaĝoj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaro 1948.

La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: UA-97530, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Mazanka, ul. Ŝkolnaja 1[2].

Socia vivo kaj vidindaĵoj redakti

La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro. En la komunumo troviĝas mezlernejo, klubo, antaŭlernejo, kelkaj medicinaj institucioj. Per busa trafiko la vilaĝoj de la komunumo estas ligitaj al Simferopolo.

Apud la vilaĝo Mazanko troviĝas bone esplorita setlejo de paleolitikaj homoj (la t. n. «Lupa groto»)[3][4], kiu, tamen, nun estas tute ne prizorgata. Krome, sur la teritorio de la komunumo troviĝas la restaĵoj de du malgrandaj skitaj setlejoj de la unuaj jarcentoj p. K.

Referencoj redakti

  1. Oficialaj informoj pri la Mazanka komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-27.
  2. 2,0 2,1 Oficialaj informoj pri la Mazanka konsilio en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-27.
  3. Lupa groto (ruse). crimea.ru. Alirita 2013-10-27.
  4. Oleg Isajenko (2011-03-28). Lupa groto (ruse). crimeanblog.blogspot.com. Alirita 2013-10-27.

Ligiloj redakti