Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Sicilio. Por informoj pri la similnoma sicilia urbo, vidu la artikolon Mazara del Vallo.

Koordinatoj: 37° 39′ 06″ Nordo 12° 35′ 09″ Oriento / 37.651774 °N, 12.585873 °O / 37.651774; 12.585873 (mapo)

La Mazaro [mazaro] estas rivero en okcidenta Sicilio, en Italio. Ĝi longas 30 kilometrojn, ekde la fontoj de Rapicaldo (en la komunumo Salemi) ĝis sia enfluo en la Mediteranea Maro, ĉe la grava havenurbo Mazara del Vallo.

Mazaro
La rivero Mazaro en la mezo de la urbo Mazara del Vallo, proksime al sia enmarejo.
riveromarborda rivero
Bazaj informoj
Situo Okcidenta Sicilio, Italio
Longeco 30 km
Fluo
Fonto Rapicaldo (en la komunumo Salemi)
Enfluejo Mediteranea Maro
Geografio
Trairataj urboj Mazara del Vallo
vdr

Ĉe ĝia enmarejo oni malkovris praan fenican komercejon, aktiva inter la 6-a kaj la 4-a jarcento a.K..

Ĝin karakterizas, dum kelkaj partoj de la jaro, veterscienca fenomeno nomata vetercunamo (itale marrobbio), kiu konsistas el rapida kaj neatendita ŝanĝiĝo de la akvonivelo, eĉ je unu metro je kelkaj minutoj, plej verŝajne pro ŝanĝo en la direkto de la ventoj kaj tuja enfluo de akvo el la maro.

Ĝia enmarejo estas la kanala haveno de Mazara del Vallo, en kiu estas la grava urba fiŝkaptŝiparo.