Mazgitam estas rura komunumo kaj vilaĝo de Maroko, situanta je 60 km nordoriente de Taza, en la orienta Rif kaj la administra regiono de Taza-Al Hoceima-Taunate. La komunumo, kiu estis parto de la provinco Taza, estis enmetita en la provinco Gercif kiam tiu ĉi estis kreata, en 2009.

Ĉirkaŭe troviĝas domaroj kiaj: Ajt-Ahmed, Ajt-Hakun, Ajt-Sidi-Said, Maghrava, Ulad-Alla, Ulad-Jahja, Beni-Musi, Ulad-Taleb, Ain-Mzizui, Arab-bouzelifen, Ĉorfa-Angad kaj Uulad-Burima.

Mazguitam estas konata en la regiono pro sia ĉiusemajna merkato ĉiun merkredon.

Ĝia populacio estas majoritatet berbera kaj formas parton de la tribo de Mtalsa (Ibdarsen).