Mbombela (pli frue Nelspruit) estas grandurbo en Sudafriko, ĉefurbo de provinco Mpumalanga. Mapo de Sud-Afriko, kie Mbombela estas trovebla nordoriente kiel Nelspruit

Mbombela
urbo
Administrado
Poŝtkodo 1201 • 1200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 670  (2011) [+]
Loĝdenso 808 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 28′ S, 30° 59′ O (mapo)-25.46583333333330.985277777778Koordinatoj: 25° 28′ S, 30° 59′ O (mapo) [+]
Alto 619 m [+]
Areo 72,63 km² (7 263 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mbombela (Sud-Afriko)
Mbombela (Sud-Afriko)
DEC
Mbombela
Mbombela
Situo de Mbombela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbombela [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Mbombela situas en valo laŭ rivero Krokodilo en la nordorienta parto de la lando. Mozambiko troviĝas 100, Emalahleni 179, Newcastle (Sud-Afriko) 274, Pretorio 276, Johanesburgo 300, Richards Bay 387, Durbano 488, Bloemfontein 623, Port Elizabeth 1079, Kaburbo 1532 km.

Historio redakti

Tri fratoj de la familio Nel fondis Nelspruit-on en 1905. Dum la bura-brita milito Nelspruit funkciis nelonge kiel sidloko de la registaro por la buroj. En 2009 la urbego (ankaŭ la municipo) prenis novan loknomon Mbombela.

Ekonomio redakti

En Mbombela oni okupiĝas pri prilaborado de lignoj, paperoj kaj fruktoj. En la ĉirkaŭaj bienoj oni kultivas oranĝojn, bananojn, mangojn, avokadojn.

Trafiko redakti

Mbombela havas internacian kaj enlandan flughavenojn. El la urbego kuras ĉefvojoj kaj fervojoj al Pretorio kaj Maputo, krome estas ĉevojo al Zimbabvo.

Klimato redakti

Mbombela havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 6-29 °C. Inter oktobro-januaro malofte la temperaturo preskaŭ atingas 40 °C. Inter junio-aŭgusto foje la temperaturo falas al frosto. Jare pluvas po 767 mm. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas en junie.

 
Vido al Mbombela

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti