Mbuji-Mayi (pli frue ĝis 1966 Bakwanga) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la provinco Orienta Kasajo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), kie estas la tria plej granda urbo. La loknomo signifas: kaproakvo (komprenu: trinkejo por kaproj).

Mbuji-Mayi
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 559 073  (2010) [+]
Loĝdenso 11 538 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 7′ S, 23° 36′ O (mapo)-6.120923.5967Koordinatoj: 6° 7′ S, 23° 36′ O (mapo) [+]
Alto 549 m [+]
Areo 135,12 km² (13 512 ha) [+]
Mbuji-Mayi (Demokratia Respubliko Kongo)
Mbuji-Mayi (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Mbuji-Mayi
Mbuji-Mayi
Situo de Mbuji-Mayi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbuji-Mayi [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Mbuji-Mayi kun la ceteraj urboj
 
Diagramo pri liverado, kie Mbuji-Mayi estas en la meza parto

Geografio redakti

Mbuji-Mayi situas en centro (tamen iomete pli sude) de la lando laŭ rivero Sankuru.

Historio redakti

Belgoj fondis la ministan urbon en 1910. Post la sendependiĝo inter 1960-1962 la urbo iĝis memdeklara ĉefurbo de minista ŝtato. En Mbuji-Mayi kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj.

Ekonomio redakti

Mbuji-Mayi estas centro de minado kaj tiucela komerca centro pri diamanto.

Trafiko redakti

Mbuji-Mayi havas flughavenon. La aliaj trafikaj kontaktoj estas malbonaj. Oni planas fervojon.

Vidindaĵoj redakti

Klimato redakti

Mbuji-Mayi troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28  °C. Jare pluvas po 1481 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio