Meĥanismo de Kelvin-Helmholtz

En astrofiziko, la meĥanismo de Kelvin-Helmholtz estas fenomeno, kiu okazas sur malvarmiĝanta gasa astro (stelo, gasgiganto...). La malvarmiĝo kuntrenas kuntiriĝon, kiu estigas plivarmiĝon en la centro de la astro. Oni observas tiun fenomenon ĉe Jupitero kaj Saturno.

Tiu meĥanismo estis unue proponita de Lordo Kevin kaj Hermann von Helmholtz en la fino de la 19-a jarcento por klarigi la originon de la energio de Suno. Sed Arthur Eddington montris ke tiu procezo povus varmigi Sunon nur dum 20 000 000 da jaroj, kaj oni scias nun, ke Suno aĝas de pli ol 4 miliardoj da jaroj.