Ĉi tiu artikolo temas pri japana ĝenro en animeo, mangao kaj sciencfikcio. Por urbo sur Araba Duoninsulo rigardu la paĝon Mekko.


Meĥao (japane: メカ [meka], angle: Mecha) estas ĝenro en animeo, mangao kaj sciencfikcio, karakterizita de ĉeesto de grandaj pilotataj homaspektaj batalaj meĥanismoj. Meĥao estas ankaŭ nomo de tipo de tiuj meĥanismoj. La japana vorto "mecha"(メカ [meka]) estas mallongigo de la angla vorto "mechanical" aŭ "mechanism" (meĥanika, meĥanismo respektive). Origine "maĥao" signifas ajnan malsimplan meĥanismon, sed poste la termino fiksiĝis ĉe ĝuste la fikcia homaspekta batala maŝino. La meĥaojn oni ofte nomas robotoj, aparte en la japana.

Meĥao
Informoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

 
Meĥao RX-78-2 el anime-serio Gandam