Medgidia

Medgidia [medĝidija] estas urbo en la distrikto Constanța, Rumanio. Ĝi situas en la centro de la Dobruĝa altebenaĵo. Ĝia nomo devenas el la turka Mecidiye honore al la sultano Abd-ul-Meĝid.

Ĝi havas surfacon de ĉirkaŭ 90 km² kaj loĝantaron de pli ol 43 000 loĝantoj (2020), plejparte rumanoj. Administre apartenas al ĝi Remus Opreanu kaj Valea Dacilor.

Ĝi situas ĉirkaŭ mezdistance inter Danubo kaj Nigra Maro, je ĉirkaŭ 40 km de la distrikta ĉefurbo Constanţa.