En medicino, sondilo estas ilo, ĝenerale tubforma, per kiu oni esploras vundojn, korpajn kanalojn, aŭ per kiu oni malplenigas aŭ purigas organajn kavaĵojn.

Eblas ankaŭ nutri senkonsciulon per sondilo enigita en la stomakon tra la ezofago.

Aliaj uzoj povas esti por biopsio aŭ por endoskopio (ekzemple por senvolvuligo).