Medina (Hungario)
Medina, serbe Медина estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4747/18.6448
- Loĝantaro: 890
- Poŝtkodo: 7057
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
La vilaĝo situas inter deklivoj kaj dekstra bordo de Sió, laŭ traira flankovojo. Tra la rivero ponto kondukas al Szedres. Szekszárd troviĝas 20 km-ojn for.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1394, la kampoj apartenis al eklezio. Post la turkoj en 1699 precipe serboj alvenis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de serboj kaj ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1790, pligrandiĝis en 1837
- klasikisma ortodoksa preĝejo de 1820
- katolika kapelo el la 18-a jarcento
- kastelo de Apponyi (aponji) el la 19-a jarcento
- milita radarostacio