Esaŭiro, (arabe, الصويرة Aṣ-Ṣawīra; france, Essaouira), ankaŭ konata per la antaŭa nomo Mogadur, Mogador en la portugala, estas havenurbo, situanta en la okcidenta bordo de la Atlantiko, norde de la kabo Sim.

Monda heredaĵo de UNESKO
Esaŭiro
urbo • municipo de Maroko

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77 966  (2014) [+]
Loĝdenso 866 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 31′ N, 9° 46′ U (mapo)31.513023-9.768696Koordinatoj: 31° 31′ N, 9° 46′ U (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Esaŭiro (Maroko)
Esaŭiro (Maroko)
DEC
Esaŭiro
Esaŭiro
Situo de Esaŭiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essaouira [+]
Monda heredaĵo

Lando  Maroko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 753rev
Regiono** Arabaj landoj
Geografia situo 31° 30′ 36″ N, 9° 45′ 36″ U (mapo)31.51-9.76
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, en la regiono Marakeŝo-Tensifto-Al Hauz. Kun ĉirkaŭ 70.000 loĝantoj, ĝia medino aŭ historia urboparto estas listigita de Unesko kiel Monda heredaĵo ekde 2001.

La loka ekonomio baziĝas sur la fiŝkaptado, la industrio ligna, teksaĵa kaj manĝaĵa, kaj la komerco de manfaritaĵoj kaj juveloj inter aliaj. En 1506 la portugaloj tie konstruis havenon kaj fortikaĵojn. Nuntempe ege gravas la turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • La medino, la fortikaĵo ĉe la marbordo kaj muregoj, la haveno
  • Pordegoj kiel Bab el-Sebâa, Bab el-Marsa ĉe la haveno.
  • Ampleksa strando
  • Tipaj vendejoj, ekzemple de oleo el arganio, suveniroj ktp.
  • Festivalo de Muzkoj de la Mondo
  • Muzeo Sidi-Mohammed-ben-Abdellah

Servoj redakti

  • Flughaveno