Mediteranea pufino

La Mediteranea pufino (Puffinus yelkouan[1]) estas mezgranda birdospecio el la grupo de pufinoj nome marbirdo de la familio de Procelariedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mediteranea pufino
Mediteranea pufino
Mediteranea pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus yelkouan
(Acerbi, 1827)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La ovon.

Priskribo kaj identigo redakti

La Mediteranea pufino estas 30–38 cm longa, kun enverguro de 76–89 cm kaj pezo de 330 al 480 g. Ĝi havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, malsuprenirante el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon. Tiu birdo aspektas kiel fluganta kruco, kun ties flugiloj je rekta angulo el la korpo, kaj ĝi ŝanĝas el tre malhelbruna al blanka dum la malhelaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj estas alternative eksponitaj dum ĝi veturas malalte super la maro.

Ĝi estas silentema mare, sed nokte ĉe la reproduktaj kolonioj ili elsendas raŭkajn ridecajn alvokojn, pli altatonaj kaj trenitaj ol tiuj de la Nordmara pufino.

La Mediteranea pufino havas pli kontrastan aspekton ol la Baleara pufino kun kiu ties vintra teritorio koincidas, ĉar tiu lasta specio estas bruna supre kaj nur blankeca sube. Ĝi estas tre simila al la nigrablanka Nordmara pufino de Atlantiko, kaj perditaj birdoj for el sia kutima teritorio estas tre malfacile identigeblaj certece.

Krome ekzistas almenaŭ unu miksa reprodukta kolonio de Mediteranea pufino kaj de Baleara pufino en Menorko. Studo de tiuj birdoj rekomendis, ke kombino de morfologiaj karakteroj kaj informoj pri DNA estu postulataj almenaŭ por sciencaj klopodoj atribui individuajn birdojn al unu de ambaŭ specioj.[2]

Sistematiko redakti

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Nordmara pufino;[3] vidu ĉe la superspecio Puffinus puffinus. Post la unua disiĝo,[4] ĝi estis la nomiga subspecio de la tiam nomita "Mediteranea pufino" dum preskaŭ dek pliaj jaroj; ĝi estas konsiderata monotipa specio nune, ĉar la Baleara formo mauretanicus iĝis separata kiel Baleara pufino.[5]

La Mediteranea pufino ŝajne apartenas al grupo de pufinoj de Mediteraneo kaj apuda Atlantiko kiu inkludas la Balearan pufinon[6] kaj unu al tri prahistorie formortintaj taksonoj, nome la Kanaria kaj eble ankaŭ la Lafa pufino same kiel nepriskribita populacio de necerta distingo el tiu de Menorko.[7] La du vivantaj stirpoj de Mediteraneo probable separiĝis antaŭ la fino de Plioceno (antaŭ ĉ. 2 milionoj da jaroj), kiel indikis molekulaj diferencoj kaj supozebla rekta praulo de la Baleara pufino, nome fosilio de Ibizo Puffinus nestori el fina Plioceno aŭ komenca Pleistoceno.[8]

Ekologio kaj statuso redakti

Reproduktado redakti

Mediteraneaj pufinoj reproduktiĝas sur insuloj kaj marbordaj klifoj en orienta kaj centra Mediteraneo. Plej vintrumas mare, sed malgrandaj nombroj eniras en Atlantiko fine de somero. La nestumontaj individuoj serĉe de nestoloko aŭ de partnero alvenas al la reproduktejaj areoj novembre. La jam ligitaj paroj retrovas la saman nestolokon kaj la saman partneron ĉiujare.

La ino demetas ununuran ovon jare, el marto al majo, surgrunde de kavaĵo rokeca aŭ de nestotruo. La kovoperiodo daŭras 55 tagojn; ambaŭ gepatroj respondecas pri tio. Eloviĝo okazas maje. La gepatroj faras vicojn de 3 aŭ 4 tagoj: dum unu el ili kovas kaj protektas la idon, la alia iras manĝi. Post kelkaj tagoj, ambaŭ gepatrojn iras fiŝkapti kaj povas fari centojn de kilometrojn tage. Tiu specio nestumas en nestotruoj kiuj estas vizitataj nur nokte por eviti predadon fare de grandaj mevoj.[9].

Kutimaro redakti

Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ el teraj elstaraĵoj, ĉefe aŭtune. La Mediteranea pufino manĝas fiŝojn kaj moluskojn, kalmarojn, salikokojn ktp. Ili sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn kiam oni forĵetas restaĵojn. Ili estas kapablaj plonĝi ĝis 40 m de profundo, sed ili povas ankaŭ fiŝkapti elfluge, kaptante predojn dumpase plonĝante nur la bekon en la akvon. Kiel ĉe aliaj procelariedoj, ili havas disvolvigitajn sensaligajn glandojn, situantaj en la naztuboj, kiu permesas ilin forigi la troan salon; tiu permesas ilin trinki marakvon.

Ĝi estas sub ioma minaco pro la disvolviĝo de feriejoj kaj turismejoj ĉe iliaj reproduktejaj lokoj, kaj ankaŭ el animaloj kiaj ratoj kaj katoj. En Levantinsulo, unu el ties ĉefaj reproduktejoj, katoj mortigas milojn da birdoj ĉiujare kaj oni ĉirkaŭkalkulas, ke tio povas konduki al formorto de la populacio de tiu loko post kelkaj jardekoj.[10]

La studo de la menorka kolonio konkludis, ke almenaŭ ĉe tiuj plej okcidentaj birdoj, genetika variado estis tre malalta, sugestante ke la Mediteranea pufino povus esti suferinta markitan populacian malpliiĝon historie kaj tiele, se ne minacata juĝe el ties absolutaj nombroj, ĝi povus esti vundeblaj al kontraŭaj efikoj de enkruciĝo.[2] Ili povas vivi ĝis 23 jarojn.

Distribuado redakti

La Mediteranea pufino nestumas el sudo de Francio kaj oriento de Tunizio ĝis Turkio kaj Bulgario. Ili povas esti for de la reprodukta sezono en la tuta Mediteraneo kaj en la Nigra Maro.

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 95 % de la tutmonda populacio estas en Eŭropo. La populacio reproduktanta en Eŭropo estas ĉirkaŭkalkulata el 13 000 al 33 000 paroj (la grandeco de tiu gamo rilatas al nekono de la turkaj populacioj) laŭ BirdLife International[11].

La tutmonda populacio n mondiale estas ĉirkaŭkalkulata el 14 750 al 52 300 paroj laŭ l'UICN[12].

Ĝi estis iam klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[13] Sed nova pristudaro montris ke ĝi estas pli rara ol supozite. Sekve ĝi estis suprenlistita al statuso Preskaŭ Minacata en 2008 [14] kaj al Vundebla Specio en 2012.[15]

Notoj redakti

  1. Etimologio: Puffinus estas nova latino el la angla termino "puffin" (al kiu veraj pufinoj tute ne rilatas); yelkouan, el turka yelkovan, "vento-ĉasisto", loka termino por pufinoj, ĉefe de tiu specio.
  2. 2,0 2,1 Genovart et al. (2005)
  3. Harrison (1988)
  4. Sibley & Monroe (1990)
  5. Wink et al. (1993), Heidrich et al. (1998), Sangster et al. (2002)
  6. Austin (1996)
  7. Alcover (2001)
  8. Heidrich et al. (1998)
  9. P.yelkouan sur Oiseaux.net, 2007
  10. Bonnaud, E. et al. (2012), Predation by cats could lead to the extinction of the Mediterranean endemic Yelkouan Shearwater Puffinus yelkouan at a major breeding site. Ibis, 154:566–577.
  11. Pdf BirdLife International pri la eŭropa populacion de P.yelkouan
  12. P.yelkouan, UICN 2007
  13. BLI (2004)
  14. BLI (2008)
  15. Recently recategorised species. Birdlife International (2012). Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 14a de Junio 2012.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti