Medolbrasiko (Brassica oleracea var. medullosa THELL.. sin.: Brassica oleracea convar. acephala var. medullosa Thell.)[1] ankaŭ nomata „furaĝbrasiko“ estas kulturvario de la legombrasiko kundikiĝinta tigo. Plej ofte ĝi estas uzata kiel furaĝplanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
medolbrasiko

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassikales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: B. oleracea
Brassica oleracea var. medullosa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
blua medolbrasiko

Priskribo redakti

Medolbrasiko estas dujara herba planto. La tigo komenciĝas ĉe la grundo tre mallarĝa kaj kreskas ĝis dikeco de 4 ĝis 5 cm. La planto povas kreski ĝis 2 metrojn.[2] La planto estas tre frostrezista. La verdaj folioj, estas apud la ripoj kelktempe rozkoloraj pro antocianinoj kaj fariĝas 10 ĝi 15 cm larĝaj kaj 20 ĝis 40 cm longaj. La foliplato estas glata kaj direkte al la petiolo pinata. La folirando estas onda ĝis glata. Ĉiu brasikspecoj formas en la dua jaro floraron kun flavaj floroj. La polenigado de tiu memfekundaj varioj okazas per abeloj. Fruktoj estas guŝoj.

Kultivado redakti

La planto kreskas preskaŭ sur ĉiu grundo kun pH-valoro de 4,5 ĝis 8. La grundo estu tralasebla. Ombraj kaj sunaj kreskejoj taŭgas. La medolbrasiko toleras kaj tre altaj temperaturoj kaj temperaturoj ĝis -15 °C.[3] La rikoltkvanto dependas de la kvanto de nitrogeno..[4].

Utiligado redakti

 
Caldo verde, estas supo el la nacia kuirarto de Portugalio

Norde de la Alpoj la medolbrasiko estas uzata plej ofte kiel furaĝo de brutoj

En Italujo, Grekujo kaj Turkujo oni ŝatas la brasikon por envolvi kuirotajn manĝaĵojn.[5] Medolbrasiko estas ingredienco de jenaj manĝaĵojn en Portugalio kaj Galegio: „Couve Galega“ , Caldo verdeCaldo galego.

Fonto redakti

  1. Multilingual Multiscript Plant Name Database
  2. Th. Gladis, K. Hammer: Die Brassica oleracea Gruppe. 2003 (Schriften des Vereins zur Erhaltung der Nutzpflanzenvielfalt. 1), p25.
  3. [PFAF|WissName=Brassica oleracea medullosa|Linktext=nein}} Plants for a Future]
  4. R. D. Toosey, J. W. Usher: Influence of the Level of Nitrogenous Fertilizer on the Yield and Dry Matter Content of Marrow Stem Kale at Various Sowing Dates. In: Nature. 211, Nr. 5045, 1966, S. 216–217.
  5. Th. Gladis: The neglected diversity of immigrant gardens in Germany – examples from Bonn. 2003.

Eksteraj ligiloj redakti