Megachile pluto

specio

Megachile pluto, konata ankaŭ kiel giganta abelo de Wallace kaj raĝa ofu/rotu ofu (gereĝo de abeloj en Indonezio),[1] estas tre granda rezinabelo de la familio de Megakiledoj en Indonezio. Ĝi estas la plej granda konata vivanta abelspecio. Oni supozis, ke ĝi estas formortinta ĝis kelkaj specimenoj estis malkovritaj en 1981. Ne estis pliaj konfirmitaj vidaĵoj ĝis du estis kolektitaj kaj venditaj per eBay en 2018. Vivanta ino estis trovita kaj filmita por la unua fojo en 2019.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Megachile pluto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
(senranga familio) Anthophila (= Apiformes)
Superfamilio: Apoidoj Apoidea
Familio: Megakiledoj, Megachilidae
Genro: Megachile
Specio: Megachile pluto
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ino.

La giganta abelo de Wallace estas nigra rezinabelo kun tre disvolvigitaj kaj grandaj makzeloj. La specio montras fortan seksan dimorfismon: inoj povas atingi longon de 38 mm, kun enverguro de 63.5 mm, sed maskloj kreskas nur ĝis ĉirkaŭ 23 mm. Nur inoj havas grandajn makzelojn.[3] Oni supozas, ke M. pluto estas la plej granda vivanta abelspecio, kaj restas la plej granda vivanta abelspecio iam priskribita.[4] Ĝi estas "tiom longa kiel plenkreska burdo".[5] La giganta abelo de Wallace estas facile distingebla el aliaj abeloj pro siaj grandaj grando kaj makzeloj, sed ankaŭ pro rimarkinda blanka bendo sur la abdomeno.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Bolt, Clay (2019-02-21). "Rediscovering Wallace's giant bee". Alirita la 3an de oktobro 2019.
  2. Briggs, Helen (2019-02-22). "World's biggest bee found alive". Alirita la 3an de oktobro 2019.
  3. Simon, Matt, "The Triumphant Rediscovery of the Biggest Bee on Earth", Wired, 2019-02-21.
  4. Quenqua, Douglas, "The World's Largest Bee Is Not Extinct", The New York Times, 2019-02-21.
  5. Briggs, Helen, "World's biggest bee found alive", BBC News, 21 February 2019.
  6. Messer, A. C. (1984). "Chalicodoma pluto: The World's Largest Bee Rediscovered Living Communally in Termite Nests (Hymenoptera: Megachilidae)". Journal of the Kansas Entomological Society. 57 (1): 165–168. JSTOR 25084498.