Megaluredoj estas ĵuse agnoskata familio de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj, iam lokitaj en la rubeja taksono de la familio de Silviedoj. Ĝi enhavas la grilbirdojn, herbobirdojn, kaj la genron Bradypterus de "arbustosilvioj". Tiuj birdoj loĝas ĉefe en Eŭrazio, Afriko kaj la mondoregiono de Aŭstralio.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Megaluredoj
Stria megaluro, Megalurus palustris
Stria megaluro, Megalurus palustris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridaee
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj specioj estas malgrandecaj birdoj kun vostoj kiuj estas kutime longaj kaj pintecaj; la scienca nomo de la tipa genro Megalurus estas kunmetita vorto el du radikoj de la antikva greka kiuj signifas "granda vosto". Ili ne estas tiom trogloditecaj kiom la tipaj ĉetioj de la genro Cettia, sed kiel tiuj, ili estas senkoloraj brunecaj aŭ sablokoloraj. Ili kutime estas pli grandaj kaj sveltaj ol la specioj de Cettia ĉiukaze, kaj multaj havas rimarkindajn malhelajn striojn en flugiloj aŭ dorso. Plejparto el ili loĝas en arbustaro kaj ofte ĉasas predojn grimpante inter densa implikita kreskaĵaro aŭ persekutante ilin surgrunde; ili estas eble la plej surgrundemaj inter silviedoj kaj similaj familioj. Malkutime inter Paseroformaj oni konstatis komencan evoluon al neflugeco en kelkaj taksonoj.[2]

Ĉe la superfamilio Sylvioidea, la Megaluredoj estas pli proksimaj al la Malagasaj silvioj, alia ĵus agnoskata (kaj eĉ sennoma) familio; dum la Nigrakrona donakobio (Donacobius atricapillus) estas parenco en Usono devena el la sama prastirpo kaj ne trogloditedo kiel dumlonge oni supozis.[1]

Genroj redakti

Oni supozas, ke ankaŭ kelkaj aliaj (kutime malgrandaj aŭ monotipaj) genroj apartenas ĉitie:

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Alström et al. (2006)
  2. del Hoyo et al. (2006)
  3. Parafiletika kun almenaŭ unu specio Viktorina arbustosilvio ("B. victorini") ne apartenanta al tiu familio. (Beresford et al., 2005).