Mahabad

urbo de Irano
(Alidirektita el Mehabad)

Mahabad - ankaŭ latinliterigite Mehabad, perse مهاباد, kurde مەهاباد, azere Məhabad - estas urbo apartenanta al la nuna ŝtato Irano. Ĝi administre apartenas al la provinco Okcidenta Azerbajĝano kaj estas la plej granda kurda urbo en ĉi tiu provinco (la dua plej granda kurda loĝloko en la provinco estas Piranŝahr, 80 kilometrojn pli okcidente). La loĝantoj de Mahabad do plejparte estas kurdoj kaj parolas la kurdan lingvon.

Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Okcidenta Azerbajĝano
Telefonkodo 0442
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 168 393  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 45° 43′ O (mapo)36.76545.721Koordinatoj: 36° 46′ N, 45° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 324 m [+]
Horzono UTC+03:30
Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad (Irano)
Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad (Irano)
DEC
Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad
Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad
Situo de Mahabad · مهاباد · مەهاباد · Məhabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mahabad [+]
vdr

Personoj de Mahabad kaj el ĉirkaŭaĵo de ĉirkaŭ cent kilometroj kurde nomiĝas "mukri". Tio estas memorigo al historia kurda lando Mukrijan aŭ emirlando Mukri, kurde موکریان, kiu en la 17-a jarcento rezistis al la ŝaha regno, do Persio. Ĉefloko de tiu emirlando tiam estis la loko nun nomata Mahabad.

moskeo en Mahabad

La urbo ricevis sian nunan nomon fine de la 1920-aj jaroj, dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi, kiu regis inter 1925 kaj 1941. Antaŭe la loĝloko perse nomiĝis Savojbolagh kaj kurde Sablagh. Origino estis la tjurka vorto soghuk bulak, en signifo de "malvarma fonto" (en nuntempa turka lingvo traduko estus soğuk bahar).

Distancoj

Ardabilo troviĝas 281, Teherano 526, Kaŝano 604, Ŝirazo 1015 kilometrojn (aere) [1].

Lingvo kaj religio

La plej granda parto de Mahabad sekvas la sunaisman branĉon de Islamo. Krom la kurda lingvo multaj parolas ankaŭ la persan kaj la azeran lingvojn.


Eksteraj ligiloj


Larĝa panoramo de Mahabad