Meir Kahane (ankaŭ konata kiel Michael King, David Sinai kaj Hajim Jeruŝalmi) estis Usona Juda ortodoksa rabeno, politika aktivisto kaj verkisto, kiu fariĝis membro de la israela parlamento. Li estis kontroversa figuro, kaj li estas memorata pro liaj ekstremismaj posicioj, ligitaj al la plej ekstrema religia dekstro de Israelo. Li kredis ke la tuta regiono kiu inkluzivas Israelon, Cisjordanion kaj Gazan estis donacita al la judoj de Dio, kaj do Israelo devus komplete aneksii la tiel-nomatajn Okupitajn Teritoriojn. Li alvenis ĝis la punkto proponi, ke oni forĉasu ĉiujn arabojn de Israelo. Li ankaŭ kredis ke Israelo devus esti regata laŭ la biblia juda leĝo, do esence ĝi devus fariĝi teokratio. Liaj pozicioj nur estis subtenataj de tre malgranda minoritato de israelanoj, dum la plejmulto da ili konsideris liajn ideojn ŝokaj kaj ekstremaj. Kahane estis murdita de membro de Al-Kaida la 5-an de novembro 1990, en Nov-Jorko.

Meir Kahane
Persona informo
Rabbi Meir Kahane
הרב מאיר דוד כהנא
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1932 (1932-08-01)
en Broklino, Nov-Jorkio
Morto 5-an de novembro 1990 (1990-11-05) (58-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de El Sayyid Nosair vd
Tombo Har HaMenuchot vd
Religio judismoortodoksa judismo vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco UsonoIsraelo vd
Alma mater Nov-Jorka Leĝa Lernejo • Universitato de Novjorko • Mir yeshiva (Brooklyn) • Yeshivah of Flatbush • Marsha Stern Talmudical Academy vd
Partio Kach vd
Memorigilo Meir Kahane
Familio
Gefratoj Nachman Kahana vd
Infanoj Binyamin Ze'ev Kahane • Baruch Kahane vd
Profesio
Okupo politikistorabenoĵurnalisto • kahanist vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kahane naskiĝis en 1932 en Brooklyn, en ortodoksa familio. Lia patro naskiĝis en Safed, en Palestino. Kiel junulo, Meir fariĝis rabeno kaj ankaŭ studis leĝon en la universitato. Li ankaŭ farigixs politika aktivulo, organizante manifestacioj kontraŭ la britaj agoj en Palestino, kaj poste kontraŭ la fakto ke la Soveta Unio ne permesis al la judoj elmigri al Israelo.

En 1968, li fondis la Jewish Defense League (Ligo de Juda defendo), organizon, kies celo estis batali kontraŭ iu ajn minaco kontraŭ la juda komunumo. Tamen, la organizo estas konsiderata ekstremisma de la plejmulto de usonaj judoj. La nova organizo tuj komencis fari perfortajn agojn kontraŭ aliaj organizoj kaj individuoj, kaj la polico komencis meti Kahane sub premon. Rezulte en 1971 Kahane migris al Israelo, kie li fondis la partion Kach, kaj en 1980 li estis metita en la malliberejon por ses monatoj, verŝajne ĉar membroj de lia organizo planis iun kontraŭleĝan agon. En 1984, Kahane estis elektita al la israela parlamento, Knesset. La supera kortumo provis malpermesi al li kandidatiĝi pro liaj rasismaj ideoj, sed malsukcesis. En la parlamento, Kahane proponis, ke oni senigu je la israela civitaneco nejudojn kaj ke oni malpermesu seksajn rilatojn inter judoj kaj nejudoj. Li trovis neniujn subtenantojn por ĉi tiuj ekstremaj proponoj, nek inter la politikistoj nek inter aliaj rabenoj. En la postaj elektoj, oni efektive malpermesis al li kandidatiĝi.

En 1990, li estis murdita dum li faris paroladon en Nov-Jorko. La murdisto estis egiptano nomita El Sayyid Nossair, kiu poste estis nekredeble absolvita de la akuzo de murdo en kortumo ĉar neniu fakte vidis lin pafi. Post tri jaroj, Nossair estis arestita pro lia partopreno en la terorisma atenco kontraŭ la Ĝemelaj Turoj en Nov-Jorko, kaj evidentiĝis ke li estis membro de Al-Kaida.

Post la morto de Kahane redakti

En 1994, la subtenanto de Kahane Baruch Goldstein faris masakron en moskeo en Hebron, mortigante dekojn da preĝantaj araboj. Post ĉi tiu terorisma ago, la partio Kach estis deklarata kontraŭleĝa.