Meisental (Haardt)

La Meisental estas 1,5 km longa entranĉovalo en la Haardt, la orienta rando de la Palatinata Arbaro (Rejnlando-Palatinato). Sur la teritorio de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinvojo aŭ Neustadt ĉe la Vinŝoseo ĝi separas de sudoriento al nordokcidento, en la masivo de la 554 m alta monto Weinbiet la sudorientan etendaĵon Schlossberg de la suda- kaj sudokcidenta etendaĵo Wolfsberg.

Meisental (valo de Meisen)
rivereto
Lando
Regionoj Rejnlando-Palatinato, Palatinato
Urbo Neustadt ĉe la Vinvojo
entranĉovalo Neustadt ĉe la Vinvojo, Rejnlando-Palatinato (Germanujo)
 - alteco 376 m
Apuda fontrivero
 - situo Haardt (Palatinato)
Enfluejo
 - situo Norda maro
Longo 1,5 km (1 mi)

Geografio redakti

Situo redakti

La masivo de la Weinbiet situas sur la okcidenta montoŝultro de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno. Tiu supra rejna fosaĵo enrompiĝis antaŭ ĉ. 50 milionoj da jaroj kaj poste forsedimentiĝis je la nivelo de la hodiaŭa malaltebenaĵo de Supra Rejno.

La Meisental havas valokomencon de apenaŭ 400 m sudoriente de la pinto de Weinbiet. La fino de la valo al la urboparto Haardt de Neustadt situas ĉe alteco de 195 m. Je la orienta kaj nordorienta flanko de la valo troviĝas la 409,3 m alta monto Schlossberg, al sudo kasj sudokcidento la Wolfsberg (alteco 490,7 m).

Akvejoj redakti

La Meisental estas trafluanta de la rojo Sulzwiesengraben, kiu formis la valon. Ĝi fontas iomete malsupre de la vala komenco sur alteco de 276 m kaj enfluas post 2,5 km en la kernurbo de Neustadt (alteco 132 m) maldekstre en la Floßbach. Tiu deduktaĵo de la rojo Speyerbach, kiu post 1,5 km ree unuiĝos kun tiu.