Meisterschwanden

komunumo de Svislando
Meisterschwanden
Blazono de Meisterschwanden
Flago de Meisterschwanden
Lago de Hallwil kaj Meisterschwanden viditaj de Birrwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 17′ 47″ N 8° 13′ 49″ O / 47.29639 °N, 8.23028 °O / 47.29639; 8.23028 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 47″ N 8° 13′ 49″ O / 47.29639 °N, 8.23028 °O / 47.29639; 8.23028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2470
Areo 6,86 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 5616
Komunumkodo 4202
Mapo de Meisterschwanden
vdr

Pri la komunumo redakti

Meisterschwanden (prononcu: majstəŝvandn) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Preĝejo de Meisterschwanden

Meisterschwanden situas sur teraso ĉe la okcidenta deklivo de la plej norda parto de la montoĉeno Lindenberg, ĉe la orienta bordo de la Lago de Hallwil. Al la komunumo Meisterschwanden apartenas ankaŭ la vilaĝo Tennwil, kiu estis integrita al la komunumo en la jaro 1900.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,86 km², de kiuj 0,80 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,02 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 565 m s.m. en la arbaro Fluerenwald, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 449 m s.m. ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Meisterschwanden limas en nordo al Seengen, en oriento kaj sudo al Fahrwangen, aliflanke de la lago en sudokcidento al Beinwil ĉe la lago, en okcidento al Birrwil, kaj en nordokcidento al Boniswil.

Trafiko redakti

 
Meisterschwanden kaj lago de Hallwil viditaj de la montoĉeno Lindenberg

Meisterschwanden estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Wohlen, kiu anstataŭis iaman fervojlinion, kaj per buslinio de Bettwil tra Meisterschwanden al Seon kaj Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo, kiu sekvas la orientan bordon de la Lago de Hallwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 15 kilometroj norde en Lencburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Meisterschwanden datiĝas el la jaro 1173 kiel Meistersvanc.

En mezepoko en Meisterschwanden une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 ka Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Meisterschwanden kaj ek de 1361 al la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Meisterschwanden fariĝis parto de tribunala distrikto Seengen de la voktejo Lencburgo en la Berna Argovio. La hodiaŭa komunuma parto Tennwil dum la berna epoko apartenis al la tribunala distrikto Fahrwangen.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Meisterschwanden fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

En la jaro 1900 estis integrita la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Tennwil al Meisterschwanden.

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen