Meksik-usonanoj estas usonanoj de meksika praularo. Meksik-usonanoj estas pli da 12.5% de la populacio de Usono: 30.7 milionoj de usonanoj listigis sian praularon kiel meksika en 2006, kio estus 64% de ĉiuj hispandevenaj kaj latindevenaj en Usono.[1] Usono estas hejmo de la dua plej granda meksika komunumo en la mondo, dua nur post tiu de Meksiko mem.[2] Plejparto de Meksik-usonanoj estas descendantoj de kaj Indiĝenaj popoloj de Meksiko kaj de eŭropanoj,[3][4] ĉefe Hispanoj. Koncentroj de setlejoj de Meksik-usonanoj estas en kaj metropolitaj kaj ruraj areoj tra Usono.

Komunumoj de Meksik-usonanoj

Estas grandaj populacioj de Meksik-usonanoj, pro grando aŭ porcentaĵo, en urboj kiaj:

  • Los-Anĝeleso - hejmo de ĉirkaŭ 1 miliono de Meksik-usonanoj, aliaj 2 milionoj tra Kantono Los-Anĝeleso, kaj totalo de 6 milionoj en la kvinkantona Granda Areo de Los-Anĝeleso. Ĝi estas la plej grande loĝata de Meksik-usonanoj urbo en Usono.
  • Ĉikago - 1.6 milionoj de meksika praularo en ĉikaga metropolita areo kaj la dua plej granda meksika komunumo en Usono.
  • Houston - tria plej granda meksika komunumo en Usono.
  • San Antonio - ĉirkaŭ duono de la urba populacio.
  • San Diego - iom pli da unu kvarono de la urba populacio estas hispana, ĉefe de Meksik-usonanoj; tamen, tiu porcentaĵo estas la plej malalta inter gravaj landlimaj urboj.
  • El Paso (Teksaso) - la plej granda komunumo de Meksik-usonanoj ĉe la landlimo kun Meksikio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. . Shades of Belonging (PDF). Pew Research Center (2004-12-06). Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2008-06-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2010-09-01.
  2. name="US Census Bureau, Mexican"> Detailed Tables - American FactFinder. B03001. HISPANIC OR LATINO ORIGIN BY SPECIFIC ORIGIN. 2006 American Community Survey. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2007-12-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2010-09-01.
  3. Mexico - Britannica Online Encyclopedia.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-27. Alirita 2010-09-01.