Melchnau

komunumo de Svislando

Melchnau (prononcu melĥnaŭ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1540 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Melchnau
Blazono de Melchnau
Blazono de Melchnau
Blazono de Melchnau
Melchnau
Melchnau
Melchnau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 11′ 0″ N 7° 51′ 10″ O / 47.18333 °N, 7.85278 °O / 47.18333; 7.85278 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 0″ N 7° 51′ 10″ O / 47.18333 °N, 7.85278 °O / 47.18333; 7.85278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1540
Areo 10,30 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 4917
Komunumkodo 0333
Mapo de Melchnau
Mapo de Melchnau
Mapo de Melchnau
vdr

Geografio redakti

Melchnau situas en Svisa Mezlando proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la urbo Langenthal en oriento de Kantono Berno ĉe ties limo al Kantono Lucerno, nordokcidente de la Napf-regiono. La komunumo Melchnau konsistas el la setlejoj Im Gjuch, Unterdorf, Oberdorf, Sunnhalde, Festi kaj Gibel, kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,30 km², de kiuj 35,0% estas kovritaj de arbaro, 57,1% servas por agrikulturo kaj 7,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Melchnau limas en nordo al Untersteckholz, kiu ek de la 1-a de januaro 2010 formas parton de la komunumo Langenthal, en nordnordoriento al Pfaffnau (LU), en oriento al Altbüron (LU), en sudoriento al Grossdietwil (LU), en sudsudoriento al Gondiswil, en sudokcidento al Reisiswil, en okcidento al Madiswil, kaj en nordokcidento al Busswil ĉe Melchnau.

Trafiko redakti

Tra Melchnau pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Langenthal al Haltestelle Gondiswil, krome la kantona ĉefvojo n-ro 256.1 kondukas de Melchnau al Altbüron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 12 kilometrojn norde apud Rothrist. De Melnchau ĝis kondukis tramlinio al Langenthal. Inter Melchnau kaj Sankt-Urban la linio en la jaro 1982 estis fermita por la laŭhorara trafiko. La linio tamen ankoraŭ ekzistas kaj servas por muzeaj kaj nostalgiaj ekskursoj. La konekto al la publika transportreto funkcias ek de 1982 per rekta buslinio inter Melnchnau kaj Langenthal.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Melchnau datiĝas el la jaro 1100 kiel Melchnovo en doncadokumento al la Monaĥejo Einsiedeln[2]. Sekvis mencio en 1194 kiel Melchinove. Dum mezepoko la Baronoj de Grünenberg havis sian prasiedjon en burgo sur la kastela monto de Melchnau. En la jaro 1444 kaj 1480 la Senjorujo Grünenberg fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Sub la berna regado ĝi formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kune kun Gondiswil, Busswil kaj Aerbolligen malaltan tribunaldistrikton de la voktejo Aarwangen. Poste ĝis 1803 Melchnau apartenis al la helveta distrikto Langenthal kaj ek de 1803 al la distrikto Aarwangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti