La Melera anaso (Anas melleri) estas specio de birdo el la grupo de la plaŭdanasoj kaj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de orienta Madagaskaro. Kvankam populacio setlis en Maŭricio meze de la 18a jarcento, tiu estas formortonta pro habitatoperdo kaj konkurenco kun naturiĝintaj hejmanasoj.[1] La specia nomo de tiu specio estas laŭ la botanikisto Charles James Meller, kaj ties genra nomo estas el antikva greka por anaso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melera anaso
Melera anaso, ilustraĵo de Joseph Wolf (1864), montrante klare la verdajn speguletojn
Melera anaso, ilustraĵo de Joseph Wolf (1864), montrante klare la verdajn speguletojn
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. melleri
Anas melleri
(Sclater, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ambaŭ seksoj similas; notu mankon de superokulo.
 
Notu speguleton.

La Melera anaso similas al granda ino de Platbeka anaso. Ĝi estas 55–65 cm longa, averaĝe iome pli granda ol Platbeka anaso kaj estas el la plej grandaj en la genro Anas.[2] Tamen, male al plej parencoj el la grupo de la Platbeka anaso, tiuj ne havas superokulon. La plumoj de la speguleto estas verdaj kiel ĉe kelkaj el ties parencoj, sed malkiel ĉe tiuj, ĝi estas bordata je blanko sube kiel ĉe la Platbeka anaso. Ties korpo estas malhebruna kun mallarĝaj pli palaj bordoj ĉe la plumoj de la supraj partoj kaj pli larĝaj bordoj ĉe la subaj partoj. Ties beko estas palgriza, kun malhelaj makuloj baze, kaj estas pli granda ol normale. Ties piedoj kaj kruroj estas oranĝecaj.[3]

Kutimaro redakti

La Melera anaso reproduktiĝas ŝajne dum plej parto de la jaro escepte majo-junio en Madagaskaro, depende de la lokaj kondiĉoj; la Maŭricia populacio estis registrita kiel reproduktanta en oktobro kaj novembro. Malkiel plej parto de ties plej proksimaj parencoj — kun la escepto de la Nigra anaso —, ili estas tre teritoriemaj dum la reprodukta sezono; plie, paroj restas pariĝinte ĝis kiam la junuloj sendependiĝas.[1]

Konservado redakti

Tiu specio estas listata kiel endanĝerita specio fare de la IUCN Ruĝa Listo. La humidejoj de la Lago Alaotra, kie historie troviĝis la plej grandaj nombroj de tiuj birdoj, suferis pro habitatodetruo grandskale en la lasta duono de la 20a jarcento, kaj la populacioj de lokaj akvobirdoj draste malpliiĝis. La Madagaskara brunkapa anaso estis remalkovrata en 2006, kvankam ne jam en la areo de la Lago Alaotra.[1]

La konservado de tiu specio estis dumlonge malhelpata pro ties — tute erara, vidu sube— malatento kiel varianto de la Platbeka anaso kiu ne meritis specialan intereson.[1] Pro sia senkolora plumaro kaj teritoriema kutimaro, tiu specio ne estis tre populara inter birdobredantoj, kvankam ĝi reproduktiĝas facile en kaptiveco kiel plej parto de anasoj se estas sufiĉe da spaco kaj oni havigas bonkvalitan habitaton. Kvankam estas kaptivbreda programo (parto de European Endangered Species Programme), tiu specio ne estas tre ofte tenata en bestoĝardenoj; ĝi povas esti vidata plej ofte en Eŭropo, ekzemple en la zooj de Kolonjo, Edinburgo, Ĵersejo, kaj Zuriko.

Rilatoj redakti

Pro la ŝajna simileco de la Melera anaso kun la ino de la Platneka anaso, ĝi estis komune klasata ĉe tiu specio. Baze sur informoj de preskaŭperfortaj hibridoj laŭ nenaturaj kondiĉoj[4], oni eĉ proponis ĝin kiel nur simpla kolormorfo de la Platbeka anaso[5].

Nune, ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej distingeblaj specioj en la grupo de la Platbeka anaso, baze sur komparoj per kutimaro[6] kaj DNA.[1][7] Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas ŝajne la Flavbeka anaso, alia frua diverĝo el la klado de la Platbeka anaso, en kiu tiuj specioj kaj la Nigra anaso estas bazaj, sed la precizaj rilataroj de la Melera anaso kaj de la Flavbeka anaso kun tiu specio estas sufiĉe malklaraj.[1][6] (La datoj en tiuj studoj estas probable tro ĵusaj el fosilioj de Platbeka anaso el la komenca Pleistoceno kaj la necerta metodologio uzata por ĉirkaŭkalkulo.)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Young kaj Rhymer, 1998
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-17. Alirita 2011-12-18.
  3. Madge kaj Burn, 1988, p. 217
  4. Lorenz, 1941
  5. Johnsgard, 1965
  6. 6,0 6,1 Young, 1999
  7. Johnson kaj Sorenson, 1999

Cititaj verkoj redakti

  • Young, H. Glyn (1999) "Comparative study of the courtship displays of Meller's Duck Anas melleri, Yellowbilled Duck A. undulata and Northern Mallard A. platyrhynchos," Ostrich 70:117-122.
  • Young, H. Glyn & Rhymer, Judith M. (1998) "Meller's duck: A threatened species receives recognition at last," Biodiversity and Conservation 7:1313-1323. COI:10.1023/A:1008843815676

Eksteraj ligiloj redakti