La monto Melibokus, esperante Meliboko, altas 517,40 metrojn kaj situas rande de la montaro Odenwald en suda Hesio, Germanio.

Melibokus - rigardo de kastelo Auerbach

Geografio redakti

La monto troviĝas je la okcidenta rando de la montetaro Odenwald en la regiono "Bergstraße", inter Darmstadt norde kaj Heidelberg sude. Longdistance ĝi videblas el la vasta rejna ebenaĵo. Sur siaj nordaj flankaj montetoj staras la kastelo Alsbach, sur la iom pli suda najbara monto "Auerberg" (339,7 m) la kastelo Auerbach. Piede de la montoj situas la komunumoj Alsbach-Hähnlein kaj Zwingenberg.

La vojo la la montopinto estas komplete asfaltita kaj spronas multajn stortemajn biciklistojn "konkeri" ĝin (mezume 8,2 % da ascendo sur vojo de 4,8 km).

Montopinto redakti

Pinte de la Melibokus troviĝas radiostacio de la usona armeo momente ne uzata. Apud ĝi troviĝas turisma panorama turo kaj gastejo, sed ambaŭ nur sporade (ofte semajnfine) malfermatas. Eta natura platformo sur la montopinto servas al spertaj kajtoflugistoj, kiuj ekflugas de tie suben en la rejnan ebenaĵon.

De la montopinto bone videblas la kastelo Alsbach, la tuta rejna valo ĝis montaro Hunsrück. Sudokcidente videblas la montaroj Pfälzer Wald kaj dum bona vetero la franca montaro Vogezoj.

Historiaj mencioj redakti

Dum la unua postkrista jarcento, la antikva greka sciencisto Ptolemeo en sia verko Geografio (2-a libro, 10-a ĉapitro) kaj la romia klerulo Plinio la pli maljuna en sia verko Naturalis Historia ("naturhistorio") menciis monton Μηλίβοκον (Mēlíbokon), kion oni mezepoke identigis kun la - laŭ la silueto de la montaro Odenvaldo aparte alta - monto kaj nomis ĝin Melibokus, kvankam laŭ novaj teorioj Ptolemeo kaj Plinio eble celis la montaron Harco, multe pli norde.

Eksteraj ligiloj redakti

Panoramo redakti

 

Panoramo de la pinto de monto Melibokus, montrante de maldekstro al dekstro la komunumojn Zwingenberg,
Alsbach, Bickenbach kaj Seeheim-Jugenheim. Centre videblas kastelo Alsbach.