Meliton Kantaria (kartvele მელიტონ ქანთარია; 1920-1993) estis sovetia serĝento, etna kartvelo, kiu la 30-an de aprilo 1945 vespere (en triopo kun Miĥail Jegorov kaj Aleksej Berest) hisis la ruĝan flagon de USSR kiel venkosignon super la konstruaĵo de la germana parlamento Reichstag en Berlino. Pro la kuraĝo li estis nomumita Heroo de Sovetunio.

Meliton Kantaria
Persona informo
Naskonomo მელიტონ ქანთარია
Naskiĝo 5-an de oktobro 1920 (1920-10-05)
en Jvari
Morto 27-an de decembro 1993 (1993-12-27) (73-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Jvari
Ŝtataneco KartvelioSovetunio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Post la milito Kantaria laboris en kolĥozo kaj poste translokiĝis al Suĥumo, kie li estris vendejon ĝis emeritiĝo. En 1993 li devis forlasi sian hejmon pro komenciĝinta interetna konflikto en Abĥazio. Translokiĝinte al Moskvo li baldaŭ mortis.