Melitono el Sardeso

Melitono el Sardeso estas verkisto kaj apologiulo de la dua duono de la 2-a jarcento. Episkopo de Sardeso de Lidio, en Malgrand-Azio, Melitono estas ankaŭ unu de la plej renomaj greklingvaj polemikistoj kontraŭ paganismo kaj kontraŭ hebreoj. Lin oni taksas kiel la unua de diversaj aŭtoroj[1] eksurfacigas kontraŭ judoj la akuzon laŭ kiu ili “mortigis Dion” ankaŭ se li ne uzas la laŭliteran formon “Dimortiganta popolo”, starigante gravan etapon en la historio de la kristana kontraŭjudismo.

En sia “Homilio pri Pasko”, Melitono estas unu el la unuaj predikantoj kiuj formulis la teologion de anstataŭigo, laŭ kiu la kristana popolo estas elektita okupi kaj plenumi la taskon kiun Dio dekomence asignis al hebrea gento. Tial, ekzemple, laŭ Melitono, la hebrea pasko ne plu okazu post la alveno de Jesuo Kristo. Simile, la Malnova Testamento estas nur antaŭanonco de la Nova Testamento, kaj antaŭfigurado de kristanismo. Alivorte, la kristana eklezio anstataŭas la hebrean religion. Des pli, kiam li akuzas la hebreojn pri mortigo de Dio, tiu preteksta krimo (kio estos rifuzita de la Koncilio de Trento) estas, laŭ li, la kaŭzo de la detruo de Jerusalemo, de la diasporo kaj de konstantaj humiliĝoj de tiu popolo kiun li juĝas kulpa.[2]

Biografiaj apartaĵoj redakti

Melitono estas kristana aŭtoro, episkopo de Sardeso, kies verkoj dateblaj inter la jaroj 160-180 de nia epoko. Probablas ke li originas de dekkvarisma komunumo, nome de kristanoj origine hebreaj kiuj daŭrigus celebri la Kristanan Paskon sekvante la hebrean kalendaron, do la 14-an (de Nisan)[3].

Melitono estas la unua Patro de la Eklezio kiu pilgrime iris viziti la proprajn lokojn de la tera vivo de Jesuo la Nazareta, en Jerusalemo, por efektivigi esplorojn pri la hebrea Biblio: tio okazis ĉirkaŭ la 170 [4].

Il oponas monofizitismon (kiu, ĉi-kaze, reduktis Jesuon al nura dieco) defendante la kompletan humanecon de Jesuo. [5]

Verkoj kaj doktrino redakti

Liaj verkoj, kvankam komplete menciitaj de Eŭsebio de Cezareo kaj Sankta Hieronimo, laŭlongatempe nur per fragmente estas konataj per papirusaj restaĵoj aŭ latinaj, siriaj kaj koptaj resumaj tradukoj.

Okazas en prefaco de unu el liaj verkoj, transdonita de Eŭsebio [6] ke estas listigitaj, unuafojon en la kristana literaturo, la libroj de la Malnova Testamento, [7] en kiuj aperas, interalie, nek la libroj de Ester nek tiu de Neĥemja.

Oni al li false asignis diversajn verkojn, inter kiuj la Transitus Mariæ (Forpaso de Maria, la Dipatrino), dokumento de la 6a aŭ 7a jarcentoj titolita ankaŭ Pseŭdo-Melitono. Tiu verko ĝuis grandajn konsideron kaj disvastiĝon en Okcidento kaj liveris priskribon, arte kaj predike, pri Dormiĝo [forpaso) kaj Ĉieliro de Maria el Nazareto[8].

La Apologio redakti

Tiu verko adresita al la romia imperiestro Marko Aŭrelio estas konata nur per citaĵoj de Eŭsebio de Cezareo. En la du unuaj citaĵoj, Melitono plendas pro turmentadoj kaj spoliadoj truditaj al la kristanoj de Azio, eble pro rigidiĝo de la regantoj de la regiono post la ribelo de Avidio Kasio (175), al kiuj li riproĉas nejustajn trudojn [9]. En la tria citaĵo Melitono konstruas, en aŭdaca ideologia pruvo, veran sinkronigon de kristanismo kaj Romia Imperio por evidentigi la samtempecon de ilia surfaciĝo al la historio. Melitono tiel asertas ke la bono kaj avantaĝo de la Imperio kaj Kristanismo konverĝas en tio ke tiu povas esti konsiderita la unua “teologio de la kristana imperio”: nur la imperiestroj kiuj, laŭ la kristana tradicio, persekutis la kristanaron (aŭ Kaligulo kaj Nerono, estas juĝataj malbonaj same kiel tiel juĝas ankaŭ la romia popolo mem [10].

Li deklare opinias ke la Imperio estas spertanta gravan religian elĉerpiĝon. Li senmaskigas la religian formalismon de la oficialaj politeismaj religiaj kultoj, kiujn li paraleligas kun la profunda kredo, ekzempla konduto kaj moralaj postulemoj de kristanoj de sia tempo. En alia citaĵo li provas oponi gnostikismon. Li antaŭvidigas ke la imperio ne povas daŭri se ties popoloj tute perdas la religian kredon kaj se ties moralo ankras nur al kutimo aŭ al filozofioj kiel Stoikismo. La imperio kaj Kristanismo, do, alianciĝu: la unua provizante la politikan povon, administradon kaj sekurecon, la dua “filozofion” (ĝuste tiun vorton li uzas), la moralan regeneradon kaj la apogon de Dio.

Se tia argumentado ne produktis tuj siajn konsekvencojn, ĝi antaŭfiguras tion kio alestiĝos ekde la regno de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio: tiu teoriumado pretigos la fundamenton al la konstruo de teologio pri kristana teologio de Firmiano Laktancio kaj Eŭsebio de Cezareo en la 4-a jarcento

Homilio de Pasko redakti

La “Homilio de Pasko”, unuanime atribuita al Melitono, [11] estas teksto “filo” de historia momenta etoso pro ĝia agresa stilo kontraŭ la hebreoj. Lingve plena je “aziismoj” kaj formale simila al Dua sofistiko, la verko argumentas preskaŭ pli furioze ol dokumente,

El sia akra atakparolo, Melitono subtenas ke la hebrea pasko sensencas post la alveno de Kristo, al kiu hebreoj provizis suferojn kaj morton: “Dio estas mortigita, la Reĝo de hebreoj estas kondamnita de la povo de Izraelo”. [12] Krimoj kiuj provokis la detruon de Izraelo kaj Jerusalemo [13]. Akuzoj kaj sekvoj kiuj kontribuos al formado de stereotipo de la kristana juĝo pri la juda popolo. La influo de la teksto de Melitono certe kontribuis al la liturgiigo de la formuloj de la Sankta Vendredo kiuj konserviĝis ĝis la duono de la 20-a jarcento. [14].

Eblas ke tiu atako, laŭ historiistoj, havis celon ne tute religian: tiutempe en Malgranda Azio estis konkurso en la altiro de paganoj al hebrea aŭ kristana religioj ĉar eĉ la monoteismo hebrea kontentigis paganan popolon praktike senkredan. Senindigi la judojn egalvaloris indigi kristanismon: Melitono volus diri al paganoj: “atentu, hebreoj perdis rajton prezenti la veran revelaciitan religion ĉar ili mortigis la Mesion[15]: [16]. Iuj modernaj esploristoj opinias ke tiu de Melitono pli ol kontraŭjudismo povus esti inklino al Marcionismo kiu reĵetis multegon de la hebrea tradicio. [17].

Historiistoj vidas en ĉi tiu teksto la markon de la definitiva separo de la komunumoj kristanaj, sendube formitaj ankaŭ de prozelitaj hebreoj, de fariseaj komunumoj [18].

Melitono dekkvarisma redakti

En tiu homilio de pasko, en la ĉapitro 46 estas skribite: “Kio estas la pasko? La nomo devenas de la okazaĵo: celebri paskon devenas fakte el suferi”. Do por celebri, laŭ Melitono, veran kristanan paskon necesas ĝin celebri memorigante la suferojn de Kristo, do en la sama jara-monata tago, do en 14-a de Nisano. [19]. Melitono tial defendas kaj opinias deviga la daton de la 14-a de Nisano.</ref>

Sed lia tezo, kvankam subtenata de aziaj eminentuloj, ne trovis konsenton ĉe aliaj eklezioj kaj precipe ĉe la eklezio de Romo, en kiu precipis la ideo ke la kristana pasko celas ĝojigan triumfon de Kristo kun la resurekto: kristanoj celebru, do, la paskon de Resurekto: la dimanĉon postpaskan ĉar Jesuo prezentiĝis al la apostoloj en tiu tago. Iom post tiom oni akceptis la roman tezon kaj perdiĝis la memoro de dekkvarismuloj.

Referencoj redakti

  1. Lin antaŭirante de kelkaj jaroj, Justino Martiro skribis en sia “Dialogo kun Trifono” (133, 3), adresiĝante al hebreoj: “Ankoraŭ nun ververe, via mano leviĝas por la malbono; ĉar, post la mortigo de Kristo, vi ne pentas, male vi nin malamas, nin kiuj kredas je Dio kaj Patro de la universo, nin vi mortigas apenaŭ vi rilate tion akiras la povon; senĉese vi blasfemas kontraŭ li kaj liaj disĉiploj, kaj dum male preĝas por vi kaj por ĉiuj homoj sendistinge...”
  2. Interesas ankaŭ ke, el tiu “dimortiga” akuzo, estas implicite konfesata la kristana kredo pri la dieco de Jesuo
  3. Simon Claude Mimouni, Pour une histoire de la séparation entre les communautés "chrétiennes" et les communautés "pharisiennes" (ĉap. 70-135 de nia epoko), en Theo L. Hettema et Arie van der Kooij (dir.), Religious polemics in context : papers presented to the Second International Conference of the Leiden Institute for the Study of Religions (Lisor) held at Leiden, 27-28 April, 2000, éd. Uitgeverij Van Gorcum, 2004, p. 319, note 34, extrait en ligne[rompita ligilo]. Interesas
  4. Robin Lane Fox, Paï̈ens et chrétiens: la religion et la vie religieuse dans l'Empire romain de la mort de Commode au concile de Nicée, el. Presses Universitaires du Mirail, 1997, p.493 extrait en ligne
  5. Legendo pretenas inokuli ke Militono memvole fizike eŭnukiĝis por akiri la Dian Regnon
  6. Historio pri Eklezio, IV, 26, 13-14
  7. Martin Rose, Une herméneutique de l'Ancien testament: Comprendre, se comprendre, faire comprendre, el. Labor et Fides, 2003, p. 29-30, extraits en ligne
  8. Simon Claude Mimouni, Dormition et assomption de Marie: histoire des traditions anciennes, el. pp. 264-276 extraits en ligne.
  9. Ernest Renan, Marc-Aurèle ou la fin du monde antique dans <
  10. Claudio Moreschini kaj Enrico Norelli, Histoire de la littérature chrétienne antique grecque et latine, Vol. 1., éd. Labor et Fides, 2000, pp. 174, extrait en ligne
  11. Kvankam diskutite, fine esploristoj akordas en la asigno al li
  12. Homélie de Pâque, 73-93. Tiutempa greka: ΜΕΛΙΤΩΝΟΣ ΠΕΡΙ ΠΑΣΧΑ, § 96 : Ὁ θεὸς πεφόνευται. Ὁ βασιλεὺς τοῦ Ἰσραὴλ ἀνῄρεται ὑπὸ δεξιᾶς Ἰσραηλίτιδος. ; Pri Pasko (Chester Beatty, Papiruso Bodmer 13 (P.Oxy 1600), teksto greklingva rete[rompita ligilo]
  13. Homélie de Pâque, 94-99
  14. Claudio Moreschini kaj Enrico Norelli, Histoire de la littérature chrétienne antique grecque et latine, Vol. 1., éd. Labor et Fides, 2000, pp. 173, extrait en ligne.
  15. Simon Claude Mimouni, Pour une histoire de la séparation ..., op. cit., pp.319-320 extrait en ligne[rompita ligilo]
  16. Claudio Moreschini kaj Enrico Norelli, Histoire de la littérature chrétienne antique grecque et latine, Vol. 1., el. Labor et Fides, 2000, pp. 174, extrait en ligne
  17. Simon Claude Mimouni, Pour une histoire de la séparation ..., op. cit., p.319, note 35, extrait en ligne[rompita ligilo]
  18. Simon Claude Mimouni, Pour une histoire de la séparation ..., op. cit., p. 320
  19. Multaj “Dekkvarismuloj” de la 2-a kaj 3-a jarcentoj konvinkiĝis ke la hebrea vorto “Pasko” devenas el la greka πάσχειν, kiu signifas ĝuste “suferi”, kaj ne de Pèsah kiu hebree signifas “transiron”

Bibliografio redakti

  • Verkoj de Melitono
    • Clavis Patrum Graecorum 1092-1098
    • Othman Perler, Méliton de Sardes. Sur la Pâque et fragments, éd. Cerf, coll. « Sources chrétiennes » n. 123, 1966 [1]
    • angle S.G. Hall, Melitio of Sardis. on Pascha and fragments, éd. Oxford University Press, 1979
  • Eseoj pri Melitono
    • Jean-Pierre Laurant, Symbolisme et Ecriture : le cardinal Pitra et la "Clef" de Méliton de Sardes, éd. du Cerf, 1988 [2]
    • Ernest Renan, Marc-Aurèle ou la fin du monde antique dans [3]
  • angle A.T. Kraabel, Melito the Bishop and he Synagogue at Sardis : Text and Context, in D.G. Mitten et al, Studies Presented to George M.A. Haufmann, Mainz, 1971, pp.77-85
  • angle Lynn H. Cohick, The Peri Pascha Attributed to Melito of Sardis : Setting, Purpose and Sources., in Brown Judaic Studies, N°327 éd. Brown University, 2000
  • angle Henry M. Knapp, Melito's Use of Scripture in Peri Pascha : Second Century Typology, in Vigiliae Christianae, n°54, 2000, pp.343-374
    • Reidar Aasgaaar, Among Gentiles, Jews and Christian. Formation of Christian Identity in Melito of Sardis, in Richard S. Ascough (dir.), Religious rivalries and the struggle for success in Sardis and Smyrna, éd. Wilfrid Laurier University Press, 2005, pp. 156-174, extrait en ligne

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti