Mels

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mels (stacidomo).

Mels estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8887 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Mels
Blazono de Mels
Blazono de Mels
Preĝejo de Mels
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sarganslando
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.05000 °N, 9.41667 °O / 47.05000; 9.41667 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.05000 °N, 9.41667 °O / 47.05000; 9.41667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8026
Areo 139,16 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 8887
Komunumkodo 3293
Mapo de Mels
vdr

Geografio redakti

Kun areo 139,16 km² Mels estas laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Sankt-Galo. Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Seez inter Rejno kaj la monto Gonzen. Sur ĝia teritorio ankaŭ troviĝas la pinto de la monto Pizol kun Pizol-Glaĉero. Al la komunumo apartenas la municipoj valzaj vilaĝoj Schwendi kaj Weisstannen en la Weisstannen-Valo kaj la setlejoj Heiligkreuz, Plons, Ragnatsch, Butz, Sankt- Martin, Mädris, Tils kaj Vermol.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mels limas en nordo al Wartau, en nordoriento al Sarganso, en oriento al Fläsch (Kantono Grizono), en sudoriento al Vilters-Wangs, en sudsudoriento al Bad-Ragaz, en sudo al Pfäfers, en okcidento al Glaruso Sudo, kaj en nordokcidento al Flums.

Trafiko redakti

Mels situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj ankaŭ posedas aliron al la aŭtoŝoseo A3, kiu pasas tra ĝia teritorio. La diversaj municipoj de la komunumo Mels atingeblas per poŝtaŭtopuslinioj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mels sub la nomo Maile datiĝas el la jaro 765 post Kristo en la testamento de la episkopo Tello de Koiro. En la jaro 1647 estis inaŭgurita la kaupucena Monaĥejo Mels.

En la 15-a jarcento la civitanoj de Mels deziris fondi la Respublikon Sarganslandon. Tion ne toleris la Svisa Ĵurkomunumo, kiu okupis la regionon. Mels nun ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis sub kontrolo de voktoj de Ŝvico kaj Glaruso. Dum la Helveta Respublikoj en la jaroj 1798 gixs 1803 Mels estis distriktĉefloko en la tiam ekzistanta Kantono Linth. Post la fino de la Helveta Respubliko Mels fariĝis parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.

Monda naturheredaĵo redakti

Mels apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti