Meluzino estas nomo de feino pri kiu ekzistas diverslokaj legendoj.

Meluzino
feo • waterwoman • folklora persono • literatura rolulo
Verko Histoire de Mélusine
Roman de Mélusine
Informoj
Sekso ina
Infanoj Geoffrey Big Tooth
vdr
La Meluzino de Ludwig Schwanthaler el 1845

En la franca departemento Vendée (Vendeo), ĝia nomo estas ligita al la bone prizorgata arbaro de Mervent [mervan] konsistanta esence el kverkoj kaj fagoj, kiu etendiĝas sur 5000 hektaroj norde de Fontenay-le-Comte. Tial oni nomas ĝin "Pays de Mélusine" (regiono de Meluzino). Meluzino havas la aspekton de virino kies malsupra parto de la korpo estas serpenta vosto. La legendo diras ke ŝi konstruis la vilaĝojn de Vouvant kaj Mervent kaj la fortikaĵojn de Tiffauges kaj Talmont.

La franca nobela dinastio Lusignan konsideris ŝin prapatrino de la familio.